Presita el Usona Esperantisto № 2018:5 (sep-oct)

Letero al aligitaj membroj de UEA en Usono

Lasta ĝisdatigo: 2018-10-23
[figure]

UEA havas novan kotiz-sistemon, fiksitan de la Komitato dum siaj kunsidoj en Lisbono lastan Aŭguston. Per ĝi ni enkondukas tre malmultekostajn kotizojn por la plej malriĉaj landoj de la mondo, sed kompense iom plialtigas la kotizojn en la riĉaj landoj, inkluzive de Kanado kaj Usono.

Mi havas tamen du bonajn novaĵojn por usonanoj. La unua estas tio, ke baza membreco en UEA kostas apenaŭ pli ol unu usonan dolaron semajne. Se malfacilas al vi pagi tiom en unu fojo, vi povas aranĝi regulajn partajn pagojn el via PayPal-konto aŭ per via kreditkarto (ekzemple $14 ĉiun trian monaton). Temas pri vere malgranda sumo por esprimi vian apartenon al la tutmonda komunumo de esperantistoj kaj subteni ĝian plifortigon kaj kreskigon.

La dua bona novaĵo estas speciala oferto por esperantistoj en Usono. Ĝin inspiris la fakto, ke la 105-a Universala Kongreso de Esperanto okazos en Montrealo post malpli ol du jaroj. Se vi nun aliĝos al UEA por tri jaroj (2018-2020 aŭ 2019-2021), vi ricevos signifan rabaton je la tuta sumo: $115 por trijara baza membreco, $215 kiel Membro-Abonanto. Kompreneble, kiel membro vi ankaŭ rajtos je rabatita kongreskotizo por Montrealo, same kiel por Lahtio, Finnlando, en 2019, kune kun la aliaj servoj kaj rajtoj de niaj individuaj membroj.

Mi volas ankaŭ atentigi, ke unuafoje UEA donas rabatojn al junuloj. Ĝis la aĝo de 19 jaroj, la baza membrokotizo estas nur $14, kaj inter la aĝoj 20 kaj 25 nur $27. Ni ne donas kroman specialan rabaton por tiuj kategorioj (kiuj ja ricevas la kongresan rabaton kaj la aliajn rajtojn kaj servojn), sed jes eblas aliĝi por trijara periodo pagante la sumon de la koncernaj kotizoj.

Por profiti la rabaton, vi devas aliĝi pere de la reta aliĝilo por la jaro 2019. Plenigu ĝin por la jaro 2019, kaj skribu sube de la aliĝilo, ĉe Notoj, komentoj: Trijara oferto Montrealo2020. Bonvolu noti, ke se vi ne jam estas membro en 2018, ni membrigos vin en tiu jaro kaj la du postaj. Tiel vi ankaŭ ricevos la Jarlibron 2018, kaj se vi aliĝas kiel Membro-Abonanto, la presitan revuon Esperanto por la nuna jaro. Se vi jam membriĝis en 2018, via trijara membreco daŭros ĝis 2021.

Paroli Esperanton estas radikala ago favore al justeco, egaleco, demokratio. Nia nova membrosistemo estas bazita sur la samaj valoroj; ĝi meritas vian subtenon kaj partoprenon. Kaptu la okazon aliĝi al UEA por tri jaroj! Kaj, se viaj financoj tion permesas, konsideru fariĝi membro de Societo Zamenhof (por aldonaj $178), aŭ donacu al niaj fondaĵoj por subteni la agadon por Esperanto en diversaj mondopartoj kaj sur plej diversaj kampoj.

P.S. Vi povus eviti ĉiujn komplikaĵojn pri jarkotizoj, fariĝante Dumviva Membro de UEA. Ĝis la fino de 2018, validas la malnovaj tarifoj: 25-oblo de la koncerna jarkotizo, t.e. $775 por dumviva baza membreco kaj $1,950 por Membro-Abonanto. Neniam poste vi havos tiel bonajn kondiĉojn! Ekde la nova jaro la prezo altiĝos ĝis 30-oblo de la koncerna jarkotizo.