Presita el Usona Esperantisto № 2018:4 (jul-aug)

Malsata stomako orelon ne havas

Lasta ĝisdatigo: 2018-08-15
[figure]

Malsata stomako orelon ne havas estis la proverba titolo de nia pasintnumera enigmo. En ĝi, profesoro Elija Ŝibolet tede priskribis kazon al sia malsata (kaj ne aparte interesita) akompananto, Viola Miozoto, dum ili kune atendis manĝon ĉe restoracio.

La kazo temis pri la morto de Adam Rigideg, trovita sur parkobenko kun kuglo en la maldekstra tempio, gipsobandaĝo ĉirkaŭ la dekstra brako, kaj pistolo en la maldekstra mano. Unuavide ŝajnis, ke li mem mortigis sin. Sed Ŝibolet suspektis, ke oni efektive murdis lin en lia banĉambro, vestis la kadavron, kaj portis ĝin al la parko.

Ŝibolet trovis en la dekstra pantalona poŝo de Rigideg kvin monbiletojn kaj kelkajn monerojn; en la maldekstra, naztukon kaj cigaredan fajrilon. Kaj biletujon li trovis en poŝo ĉe la maldekstra kokso. Ŝibolet tiel eksciis, ke la murdinto eraris. Sed kiel?

Ne surprize, la plej frua solvo venis de nia fulmrapida detektivo Rafa Nogueras:

Rigideg havis monerojn kaj monbiletojn en la dekstra poŝo de sia pantolono, kvankam li havis gipsobandaĝon en la dekstra brako de jam kvar semajnoj. Homo, kiu havas gipsobandaĝon en la dekstra brako, ne uzus sian dekstran poŝon, sed la maldekstran (kaj li certe ne havus sian biletujon en la poŝo ĉe la maldekstra kokso, kaj disajn monbiletojn en la dekstra poŝo!)

Prave. Pro la gipsobandaĝo li verŝajne ne povus uzi la dekstrajn poŝojn. Se li mem fakte estus vestinta sin, lia dekstra poŝo plej verŝajne estus malplena: ĝi ne enhavus ĉiutagajn aferojn kiel monon.

Nia detektivo Erik Felker rimarkis ankaŭ suspektindajn mankojn en la rakonto:

Kelkaj enigmeroj ŝajnis al mi maltrankviligaj. Profesoro Ŝibolet malkovris la identecon kaj adreson de s-ro Rigideg per manieroj tute ne klarigitaj de li. Simila estis la neklarigo de la identeco de la kuracisto de Rigideg, kiu devis certigi, kiam Rigideg ekuzis sian gipsobandaĝon.

Hmm …

Kiam mi konsideras la neklarigitajn pruverojn de la Rigideg-afero malgraŭ la ĝenerala troparolado kaj pavumado de Ŝibolet, mi konkludas ke Ŝibolet certe sciis, kiu estas la murdinto; li sciis tion kaj li kaŝis tiom da informo pri la afero ĉar la murdinto estis li mem.

Ho! Nu, la aŭtoro efektive ne diris, ĝuste kiu efektive kulpas. Ĉu la murdinto povus esti … Ŝibolet mem?!

Ĉiuokaze Erik donis saĝan konsilon por s-ino Miozoto: “Mi sugestas, ke ŝi pli zorgeme elektu siajn kunmanĝontojn.”

Gratulon al Rafa kaj Erik pro iliaj spritaj solvoj. Ili ambaŭ ricevos po $5-rabaton de la retbutiko – do, laŭ la nuna amasvendado de libroj kontraŭ nur $3, ili gajnis po 1.67 librojn!