Presita el Usona Esperantisto № 2018:2 (mar-apr)

Sola

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-30
[figure]

Davo afable atentigis nin pri tiu ĉi marko de vino, Sola. Ĝi levas por li multajn demandojn, interalie:

  • Ĉu oni ne trinku aliajn vinojn?
  • Ĉu oni ne dividu ĝin kun aliuloj?
  • Ĉu oni ne rajtas trinki pli ol unu botelo?
  • Ĉu necesas trinki ĝin izolite?
  • Ĉu oni kantu nur la propran kanzonon dum trinkado?
  • Ĉu oni ne kantu ĥore dum trinkado … ?