Presita el Usona Esperantisto № 2018:2 (mar-apr)
Tiel la mondo iras en Seatlo
Nathan McCartney estas muzikisto de Anacortes, Vaŝingtonio kiu lernas Esperanton. Dimanĉon, la 8-an de Aprilo, li koncertis ĉe la trinkejo Tim’s Tavern en norda Seatlo kaj ludis kanton en Esperanto: Tiel la mondo iras de kuba esperantisto Juliano Hernández Angulo.