Presita el Usona Esperantisto № 2018:2 (mar-apr)

Charlotte Burton, Direktoro

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-02

En ĉiu numero de UE ni petas al la estraranoj raporti lastatempajn farojn. Ĉu vi havas demandojn, proponojn aŭ eĉ plendojn por la estraro? Sendu ilin al ni en aŭ Esperanto aŭ la angla, laŭ via prefero. La redakciaj adresoj troviĝas en la kolofono.

[figure]

Feliĉan printempon! Mi multe laboris dum la pasintaj monatoj. Mi skribis tri ĉapitrojn pli de mia venonta lernolibro kaj komencis paroli kun grafika desegnisto pri la desegno de la libro. Mi esperas skribi malnetan version de la unua duono antaŭ NASK kaj LK ĉi-somere, por ke mi povu montri ĝin al kelkaj kaj aŭdi iliajn pensojn.

Plue, pro la malavareco de Esperanto-USA, ESF, kaj aliaj, mi povos ĉeesti la LK-on kaj NASK ĉi-somere. Mi ankoraŭ neniam ĉeestis NASK-on, kaj mi tre antaŭĝojas. Esperanto-USA, per subvencio de ESF, havigas stipendiojn por la LK kaj kunlaboras kun aliaj por havigi niajn proprajn stipendiojn por NASK.

Krom tiaj aferoj, mi laboras vigligi mian YouTube-kanalon. Mi kreas “Esperanto Explained” – serion de mallongaj videoj, kiuj eksplikas diversajn aferojn pri la gramatiko de Esperanto. Kaj mi plibonigas mian instruadan scipovon per malavara subvencio de ESF, per kiu mi povos plibonigi kaj mian libron kaj mian instrumanieron. Mi jam komencas lerni pri la instruado de fremdaj lingvoj de la plej grava instruistaro por instruistoj de fremdaj lingvoj en la lando.

Mi estos eĉ pli okupata dum la venontaj monatoj, sed kia bona okupiĝo!