Presita el Usona Esperantisto № 2016:3-4

Vojaĝoj en Esperantujo

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-23
[figure]
Kelkaj el nia grupo dum la Printempa Migrado en Colmar, Francujo.

Dum la lastaj kelkaj jaroj mi kaj mia edzo Les ŝatas vojaĝi en Esperantujo. Ni planas vojaĝojn laŭ eventoj, precipe en Eŭropo. En 2015 dum 19 semajnoj, ni ĉeestis ses eventojn: MeKaRo-n en Toronto, la skotan nacian kongreson, SES-on (Somera Esperanto-Studado) en Slovakujo, la UK en Lille, Francujo, familian semajnon en Greziljono, kaj la italan nacian kongreson.

Ni vizitis Herzberg-am-Harz (la Esperanto-urbon en Germanujo), uzis Pasportan Servon ses fojojn (en Anglujo, Belgujo, Germanujo, kaj Svislando), kaj tranoktis ankaŭ kun esperantistoj en Danlando, Germanujo, Belgujo, kaj Svislando kiujn ni jam konis de aliaj, pasintaj eventoj aŭ per korespondado. Unu familio en Lepsiko, kiun ni renkontis pere de Esperanto antaŭ 30 jaroj, estas kvazaŭ parto de nia propra familio. Kaj unu virinon en malgranda franca vilaĝo mi konis nur per korespondado dum 30 jaroj, sed neniam antaŭe renkontis ĝis nia ĝojplena vizito.

Ni tiel ĝuis la sperton, ke ni refoje faris ion similan en 2016 dum 10 semajnoj. Ĉi-jare ni elektis kvin eventojn: familian PSI (Printempa Semajno Internacia) en Germanujo; Printempan Migradon en Francujo, dum kiu ni piedmarŝis ĉiutage en la montaro; la francan nacian kongreson en Marsejlo; la germanan nacian kongreson en Munkeno; kaj MeKaRo-n en Kebekio.

Ĉi-jare ni ne uzis Pasportan Servon, ĉar ni jam konis multajn homojn de niaj pasintaj spertoj. (Kaj ĉi-foje Les renkontis sian 25-jaran korespondanton, en Nice, por la unua fojo!) En kelkaj kazoj, konato aranĝis por ni tranokti kun nekonatoj.

[figure]
Ni estas famaj! Jen artikolo en franca gazeto pri nia vizito.

Ni ŝatas viziti Esperantajn familiojn, ĉar ni ĉiam havas interesajn konversaciojn, ni lernas kaj ridas, kaj ni spertas, kiamaniere alilandaj familioj vere vivas. Cetere, ni ofte ĝuas bongustajn manĝojn, malkovras ne-turismajn urbetojn kaj vilaĝojn, kaj ŝparas multe da mono.

Ni tre ĝojas vojaĝi per Esperanto. Fakte, vojaĝo sen Esperanta aspekto nun ŝajnas stranga al ni; io mankas.

[Ni dankas al Arlyn ankaŭ pro ŝia foto de Esperantoplatz en Munkeno, kiu aperas sur la kovrilo. —Red.]