Presita el Usona Esperantisto № 2016:2

Julie Spickler, Vicprezidanto

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-23

En ĉiu numero de UE ni petas al la estraranoj raporti lastatempajn farojn. Ĉu vi havas demandojn, proponojn aŭ eĉ plendojn por la estraro? Sendu ilin al ni en aŭ Esperanto aŭ la angla, laŭ via prefero. La redakciaj adresoj troviĝas en la kolofono.

Dum jaroj mi partoprenis la Esperantan kursaron ĉe la universitato Stanford, ĝviditan de Ed (“Trio”) Williger, nia nuna UEA-Ĉefdelegito. En tiu ĉi akademia jaro, kiu komenciĝis en Oktobro, la kurso estis tre sukcesa kaj plena de junuloj (kaj ne-junuloj) kiuj volas lerni aŭ plibonigi sian regon de Esperanto.

Trio gvidis tiun kurson dum pli ol 25 jaroj, kaj diris, ke ĉi tiu estas la fina jaro por li. Dum Aprilo li vojaĝos en Eŭropo, kaj petis, ke mi kaj aliaj “veteranoj” de la kurso gvidu ĝin dum la printempa kursperiodo. Do mi faros, helpota de Bob Russell.

Krom tio, mi ankaŭ prezentis raportojn ĉe la monataj kunvenoj de SFERO, nia loka grupo, pri miaj spertoj kiel membro de la “Kuba Karavano”, grupo de eksterlandanoj de Usono kaj Eŭropo kiuj ĉeestis la LK-on de la Kuba Esperanta Asocio en Novembro.