Presita el Usona Esperantisto № 2016:2

Jessica Grasso, Direktoro

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-23

En ĉiu numero de UE ni petas al la estraranoj raporti lastatempajn farojn. Ĉu vi havas demandojn, proponojn aŭ eĉ plendojn por la estraro? Sendu ilin al ni en aŭ Esperanto aŭ la angla, laŭ via prefero. La redakciaj adresoj troviĝas en la kolofono.

[figure]

Saluton! Mia nomo estas Jessica Grasso kaj mi estis denove elektita kiel estrarano de E-USA. Bedaŭrinde, iel okazis (denove!) fuŝo dum la kreado de la balotiloj, kaj rezulte malaktualaj informoj aperis pri mi. Vi ne vidos min dum la someraj renkontiĝoj, fakte, dum kelkaj jaroj mi ne plu loĝas en Usono, kaj ĉi-somere denove ne povos viziti la landon aŭ ĝiajn Esperanto-renkontiĝojn. Tamen, mi restas aktiva en mia nova hejmurbo kaj kontribuas al diversaj projektoj per Interreto. Por E-USA, mi same estos virtuala estrarano, kaj ĉefe ŝatus helpi renovigi la retpaĝojn, laboron kiun ni jam komencis sed intertempe ne multe progresis. Mi ankaŭ povas doni konsilojn kaj spertojn pri Esperanto-eventoj ĝenerale, ĉar mi jam partoprenis diversajn renkontiĝojn en kelkaj landoj kaj ankaŭ mem organizis malgrandajn lokajn eventojn.