Presita el Usona Esperantisto № 2014:2
Kion bestoj diras en Esperanto?
Mi ekinteresiĝis pri kiel nomi bestosonojn en Esperanto lastatempe, kaj post esplorado malkovris ke mankas multe da informo rilate la temon. En iu reta diskuto, Edmund Grimley-Evans el Britujo menciis ke la vortaro franca-Esperanto de Léger kaj Albault (1960) enhavas liston de bestokrioj. Mi trovis tiun liston rete – la vortaro ne plu haveblas, krom ĉe kelkaj brokantejoj.
Mi trairis la liston kaj forigis kelkajn bestojn kiuj estas sufiĉe nekonataj, ordigis la liston alfabete laŭ la Esperantaj nomoj de bestoj, kaj aranĝis ĝin tabelforme. Krom tio, mi aldonis el la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG; Wennergren, 2013) la sonojn de kelkaj bestoj en la listo. Efektive estas du apartaj demandoj: kiel oni priskribas aŭ nomas la sonon aŭ krion de besto, kaj kion diras la besto kiam ĝi krias.
Sube estas mia tabelo por viaj informo kaj reago. Ĉu vi konscias pri aliaj fontoj de tiaj sonoj/krioj? Se jes, estus bone pligrandigi la liston.
Besto | Dictionnaire Français-Espéranto, 1961 | PMEG, 2013 |
---|---|---|
abelo | zumas | |
aglo | kriĉas | |
akcipitro | kriĉas | |
alaŭdo | trilas | |
anaso | kvakas, nazosonas | “gik gak” |
anserino | kriaĉas, siblas, gakas | |
ansero | ĵargonblekas | |
apro | grumblas, nazosonas | |
azeno | iaas | |
besto | blekas | |
birdo | “kvivit” | |
bovo | muĝas | |
bubalo | blovas, muĝas | |
bufo | flutas | “kŭaks, brekekekeks” |
cervido | stertorblekas | |
cervo | muĝas | |
ĉevalo | henas | |
cigno | siblas, trumpetas | |
cikado | ĉirpas | |
cikonio | klakas | |
elefanto | trumpas | |
falko | kriĉas | |
fazano | kriaĉas | |
garolo | kaĵolblekas | |
grilo | ĉirpas, grincas | |
gruo | trumpetas, kriĉas, krakas | |
hieno | hurlas | |
hirundo | babilas, pepas | |
hundo | bojas, jelpas, graŭlas, hurlas, hojlas | “ŭa” |
kamelo | blateras | |
kapro | mekas | |
kato | miaŭas, ronronas | |
kokido | pepas | |
kokino | klukas, gakras | “kluk kluk” |
koko | kantas, kokerikas | |
kolombo | rukulas | |
korvo | grakas | |
krokodilo | lamentas | |
kukolo | kukuas | |
leono | roras | |
leporo | ĝemetas | |
lupo | hurlas | |
meleagro | gluglas | “glu glu glu” |
merlo | fajfas | |
mevo | knaras | |
muso | cincas | |
muŝo | zumas | |
najtingalo | kantas, trilas | |
noktuo | ululas | |
papago | parolas | |
pasero | pepas, kvivitas | |
pavo | kriaĉas | |
perdriko | kakabas | |
pigo | kriĉas | |
porko | gruntas | |
rano | kvakas | “kva, kvak” |
rinocero | trumpas | |
ŝafo | beas | “be” |
ŝakalo | jelpas | |
serpento | siblas | “sss” |
strigo | ululas | “hu hu” |
taŭro | muĝas | |
turto | kveras, rukulas | |
urso | grumblas | |
virŝafo | blateras | |
vulpo | jelpas |