Presita el Usona Esperantisto № 2014:2

Skrablo: vortludo populara, tamen iom ĥaosa

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-26
[figure]
Mmm… salato! Sed ve, kie mi lasis mian arbarmanĝilarujon?! Raaaaŭr!

“Jam estas via vico. Metu viajn tegoletojn.”

“Hm … Do, bone. Antaŭ tiun vorton mi almetas tegoletojn A, R, B, A, kaj R, kaj poste, U kaj J. Ha! Mi gajnas sepdek poentojn!”

“Ve … kia monstraĵo. ARBARMANĜILARUJ? Ne, tio neniel povas esti valida.”

“Ĝi estas tute valida. Klare, ĝi estas ujo por aro de iloj, kiujn oni uzas por manĝi arbarojn. Ha ha! Memkompreneble.”

“Ridinde. En normala parolo neniu uzus tian stultaĵon.”

“Nu, mi uzus! Jen: ‘La giganta reptilio Godzilla konservas sian salatforkon en arbarmanĝilarujo.’ Ha ha ha! Sepdek poentojn!”

“Ho, ve …”

El ĉiuj vortludoj en la mondo, la plej fama devas esti Scrabble, tiu bone konata tabulludo en kiu oni kreas krucvortojn per hazarde elektitaj tegoletoj. Unue elpensita de arĥitekto Alfred Mosher Butts en 1938, la ludo ankoraŭ furoras eĉ nun, post 75 jaroj. Ĉiujare vendiĝas pli ol miliono da ekzempleroj en nur Usono sole.

Kvankam originale la ludo estis nur anglalingva, post kelkaj jardekoj aperis adaptaĵoj en pluraj aliaj lingvoj. Ne estas tute klare, kiam oni unue adaptis la ludon al Esperanto, sed en la jaro 1997 germano Wolfram Diestel eldonis sian regularon por esperantlingva Skrablo en la Tut-Tera Teksaĵo. En postaj jaroj oni evoluigis liajn regulojn, kaj hodiaŭ, ankaŭ la plej aktuala regularo havas sian propran retpaĝon.

Pro la vasta populareco de Scrabble, estus verŝajne iom balaste klarigi ĝian regularon ĉi tie. Anstataŭe, ni rimarku kelkajn el la unikaj defioj kaj ebloj, kiujn prezentas la ludo en sia Esperanta vestaĵo.

Havebleco

Bedaŭrinde, ne eblas aĉeti oficialan ekzempleron de Skrablo. La marko de la anglalingva originalo estas proktektita per kopirajto, kaj eldonanto supozeble devus pagi grandan tantiemon por ricevi tiun rajton. Ĉu ekzistas en Esperantujo sufiĉe granda merkato por pravigi la elspezon?

La manko de oficialaj ludiloj tamen ne malhelpas maniajn skrablemulojn. Estas sufiĉe facile ludi en Esperanto sur nacilingva tabulo; la pli granda defio estas trovi konvenajn tegoletojn. Kompreneble, sur la dorsajn flankojn de nacilingvaj tegoletoj oni povas skribi Esperanto-literojn per feltskribilo … sed la rezulto estas iom krudaspekta.

Ĉe Esperanto-kunvenoj mi foje renkontas homojn kiuj diligente ĉizis aŭ eĉ brulmarkis siajn tegoletojn. Kvankam impona, tio estas vere temporaba laboro. Ludantoj ne tiel diligentaj – aŭ eble ne sufiĉe maniaj – eble preferus pli facilan solvon. Fine de la artikolo mi prezentos mian provon krei glumarkojn, kiujn oni povas elŝuti kaj presi per komputilo.

Kompreneble, en epoko de Interreto oni ankaŭ povas ludi tute sen materiaj tabulo aŭ tegoletoj. Kanadano Clayton “Argilo” Smith kreis senpagan ludejon kie oni povas konkursi kontraŭ aliaj ludantoj ĉirkaŭ la mondo – aŭ eĉ kontraŭ komputila kontraŭulo!

[figure]
Komparo de la relativa ofteco de literoj en Skrablo kaj Fundamenta Krestomatio.

Literofteco

Scrabble uzas cent tegoletojn entute. Du estas senmarkaj; ili povas anstataŭi ajnan literon. La aliaj 98 prezentas literojn laŭ ties oftecoj en la angla lingvo. Laŭdire, oni kalkulis tiujn oftecojn analizante artikolojn el la ĵurnalo New York Times.

La reguloj de esperantlingva Skrablo ne klarigas, kiel oni elektis la distribuon de ĝiaj tegoletoj; ĉu ili spegulas efektivan uzon de Esperanto? Mi kontrolis tion uzante ciferigitan version de la Fundamenta Krestomatio el la retarĥivo Project Gutenberg. Per komputilo, eblas kalkuli kiom ofte ĉiu litero aperas en la teksto – kaj sekve, kiom ofte ĉiu litero devus aperi en aro de nur 98 tegoletoj. Ekzemple, se litero havas oftecon de 9.3% en la Krestomatio, ni donu al ĝi 0.093 × 98 = naŭ tegoletojn. Necesis foje rondigi rezultajn kvantojn – aparte por la plej maloftaj literoj – por atingi sumon de precize 98 tegoletoj.

Por la rezulto kompare kun la efektiva distribuo de tegoletoj en Skrablo, vidu figuron n-ro 1.

Ŝajnas ke la distribuo de tegoletoj pli-malpli spegulas la efektivan lingvouzon. Tiel ĝi konvenas por ludo laŭ la anglalingva stilo, kiu permesas derivitajn vortojn; akcepteblaj en Scrabble estas ne nur la vorto EAT, ekzemple, sed ankaŭ la derivaĵoj EATEN, EATING, EATER, ktp. Ĉu tia ludstilo konvenas por esperantlingva Skrablo?

Vortfarado

Laŭ la reguloj, ludanto de Skrablo rajtas uzi ne nur radikojn, sed ankaŭ kunmetitajn vortojn laŭ la anglalingva stilo. Eblas aldoni afiksojn, vortfinaĵojn, kaj eĉ akuzativon. Do akcepteblaj estas ne nur MANĜ, ekzemple, sed ankaŭ MANĜU, MANĜILO, MANĜILARO, MANĜILAREGUJO, EKSMANĜAĴAĈON, ktp, ktp …

Kiel rapide evidentiĝas, Skrablo estas multe pli ĥaosa ludo ol ĝia anglalingva kuzo. Preskaŭ ĉiam eblas aldoni ankoraŭ alian afikson, finaĵon, aŭ radikon por fari novan vorton el malnova. Rezulte, ludantoj emas krei monstrajn vortojn, kaj la ludo iusence perdas sian defion.

Variaĵoj

Inter la diversaj ludstiloj eblaj, ni rimarku kelkajn:

Amuza(?) ĥaoso

Foje, la neeviteble monstraj vortoj povas esti utilaj – ekzemple en ludo por komencantoj kiuj konas nur malmultajn radikojn. Por ili, la fekunda vortfarado de Esperanto povas faciligi la ludon kaj instigi kreemon. Por eviti tutajn sensencaĵojn, ludgvidanto eble volus postuli ke vorto validas nur se ludanto kapablas uzi ĝin en sencohava frazo. La rezultaj disputoj povas esti tre amuzaj.

Vortara metodo

Por pli tradicia ludo, oni povas akcepti nur vortojn troveblajn en PIVReVo, ekzemple. Similan regulon havas ankaŭ anglalingva Scrabble; eĉ ekzistas oficialaj vortaroj por Scrabble-konkursoj.

Esperanto estas tre tolerema pri kunmetaĵoj, kaj ne malofte oni uzas vorton tute kompreneblan laŭ siaj eroj, tamen ne troveblan en vortaro. Rezulte, ludanto ne ĉiam povas facile diveni, ĉu kunmetita vorto estos akceptebla aŭ ne.

Sen kunmetaĵoj

Simpla solvo estas malpermesi kunmetitajn vortojn entute. Anstataŭe, oni akceptu nur radikojn (ekz. MANĜ, KAP), afiksojn (AD, ONT), kaj la “memstarajn” vortojn kiuj ne bezonas finaĵon (PER, ANKAŬ).

Tia ludo povas esti iom pli defia, sed ĝi forigas la problemon de disputoj pri dubindaj sencoj, kaj ankaŭ – almenaŭ parte – la dubon, ĉu vorto estos trovebla en vortaro aŭ ne.

Rimedoj kaj ligiloj

http://skrablo.ikso.net
Jen la bonega TTT-skrablejo, kie oni povas ludi kontraŭ ne nur homoj, sed ankaŭ komputilo. Ludantoj povas ludi ajnan vorton – eĉ tute sensencan – do plej bone oni unue konsentu pri vortaro, ĉu akcepti kunmetitajn vortojn, ktp.
Glumarkoj por tegoletoj
Jen PDF-dokumento kiun mi kreis por simpligi esperantigon de nacilingvaj tegoletoj. Presu sur glumark-paperon (ekzemple n-ron 5165 aŭ 5265 de la marko Avery).
Glumarko por tabulo: kvar apartaj folioj
Alia presebla PDF-dokumento. La formato taŭgas por presi sur Letter-formataj folioj kaj fiksi al nacilingva tabulo.
Glumarko por tabulo: unu granda folio
Ankoraŭ alia presebla PDF-dokumento. Unu granda folio, presebla per grandformata presilo.

(La dosieroj estas haveblaj laŭ la permesilo Atribuite-Nekomerce de Krea Komunaĵo, do ĉiu rajtas senpage kopii, transdoni, kaj ŝanĝi ilin. Multan dankon al David Lynn de Lynnart pro lia bildo de ligno, kiun mi uzis kiel fonon en ambaŭ dosieroj.)