Presita el Usona Esperantisto № 2014:1

Se Esperanto-libroj forpuŝas vin el via domo …

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-26
[figure]

Ĉu vi iam sentis, ke viaj Esperanto-libroj kaj revuoj forpuŝas vin el via domo? Jes? Do, gratulojn: vi estas normala esperantisto!

Sed eĉ senŝerce: ofte ĉe esperantistoj la spaco mankas por ĉiuj libroj, revuoj kaj ĵurnaloj, kiuj amasiĝis tra la jaroj. Plejparte oni ne povas donaci ilin al lokaj grupoj (ĉar tiuj havas nek ejon, nek volontulojn por prizorgi librojn), kaj eĉ landaj asocioj tre zorge elektas, kion ili akceptas. Sed se vi ŝatus donaci parton de viaj trezoroj por regajni iom da spaco en via loĝejo, jen bona novaĵo! Esperanto-biblioteko en Ŝimonoseki (Japanujo) akceptas ne nur librojn, sed ankaŭ revuojn kaj ĉiajn aliajn esperantaĵojn.

“Nun ni kolektas librojn, revuojn, gazetojn, sonbendojn, taglibrojn, pamfletojn, fotojn kaj tiel plu – unuvorte dirite, ĉiaj esperantaĵoj estas bonvenaj, eĉ plej efemeraj paperetoj difektitaj aŭ kriplaj, ĉar spaco por akcepti sufiĉas”, diras la fondinto de la biblioteko, s-ro Nitta Takamiĉi. Ni vizitis la bibliotekon en Novembro kaj estis impresitaj de la enorma ejo kun vicoj da profesiaj bretoj, kiujn la Esperanto-biblioteko sukcesis akiri tute senpage. (Ĉi-momente la biblioteko havas ĉirkaŭ milon da libroj, revuoj ks.)

Antaŭe tiun ejon okupis universitata biblioteko, sed la universitato translokiĝis, kaj la konstruaĵo dum iom da tempo restis neuzita. Por utiligi la spacon en 2012 oni starigis societon, kiu kontraktis kun la universitato, en kiu membras ankaŭ Takamiĉi. “Dum longa tempo Esperantujo perdis gravajn heredaĵojn nur pro manko de spaco. Kaj nun problemo estas solvita. La Esperanto-biblioteko en Ŝimonoseki estas establita por malperdi kaj utiligi tiujn heredaĵojn de Esperanto”, diras li.

Esperanto-biblioteko en Ŝimonoseki atendas viajn donacojn!

JP759-6312
Shimonoseki-shi, Toyoura-cho, Kuroi 1801-4
Nitta Takamichi
Japanujo