Presita el Usona Esperantisto № 2010:4
Krucvortenigmo: Kalemburoj
Temo de la ĉi-numera enigmo estas kalemburoj: vortludaj mistranĉoj, per kiuj oni povas trovi plurajn (kaj foje, absurdajn) signifojn kaŝitajn en oftaj vortoj. Ekzemple, la vorton martiro oni povas legi martir-o, mar-tiro, aŭ eĉ mart-iro. Kalemburoj abundas en nia lingvo: ju pli multe oni serĉas, ŝajne, des pli multajn kalemburojn oni trovas!
Horizontale
- Nobel’ inter markizo kaj princo
- Malobserv’ pri regulo, ofte morala aŭ religia
- Sinsekvo ĝuste sub JKL, almenaŭ en Usono
- Subterejo por elfosi valoraĵojn
- “Murmuri ___ l’ dentoj.”
- Fuŝ’, aŭ … kolekt’ da konsistigaj elementoj samspecaj?
- Sendependa ŝtat’, foje sub gvido de reĝo
- Kembriĝa altlernejo
- “Kontentulo estas pli feliĉa, ol homo plej ___.”
- Arigi varojn en taŭgan ejon
- Ĉenoj, aŭ … monunuoj de japanaj felisoj?
- Konduti
- Kvinfingra il’
- Persvadas per pruvoj
- Jura decid’
- “Du militas – ___ profitas.”
- Alta konstruaĵ’
- Ĝi ĉirkaŭas fenestrojn, ofte
- Fritil’
- Maŝinkonstruaj artoj
- “Iri for en bona ___’. ”
- Neniom
- Surakva batalantar’
- Rebonig’, aŭ … ostgrup’ de la torako?
- Fetuj’
- Malvira
- “Ne falas frukto malproksime de l’ ___.”
- Rabatvendado, en Rochester
- Mil-kilograma mezurunu’
- Disfalinta konstruaĵ’
- Nom’ de “ , ”
- Scienca akademio en San-Marino (mll.)
- Fikcia hundo Scooby kiu “rarolas”
Vertikale
- Nutromanier’, aŭ … supernatura estaĵ’ malgranda?
- Gratilo
- Kurba, aŭ … rilate al patro de patro de molusko?
- Inter 12:00 kaj 24:00 (mll.)
- Malalta arbust’ ofte en nekulturitaj lokoj; antaŭnom’ de la “ruĝa” Thorvaldsson en islanda eposo
- Ŝip’, aŭ … membro de grup’ kiu adoras felisojn?
- Al la grundo, aŭ … fazeolforma organ’ por trinkaĵo farita el sekigitaj folioj?
- Likvaĵ’ el veziko, aŭ … fratin’ de #29 vertikale?
- Garda deĵoro
- S-ino, en St. Louis
- Plata, romboforma marfiŝ’
- Agi iel, por ke io alia estu en stato ia
- Tetrinkuj’
- Malkonstanta, aŭ … kaj antaŭ fabela rakonto, kaj post fantazia misinformo?
- Iama bulteno de USEJ; mallongigo kies signifo similas la usonan esprimon yadda, yadda, yadda
- “___ ŝlosilo ĉiun pordon malfermas.”
- Metala stanget’ por kunigi metalpecojn
- ___urbo: ne urbo, sed frukto
- Sent’ traktenda per #2 vertikale, ekzemple
- Sovaĝa eŭropa bovo
- Sent’ de plezuro en la animo
- Granda nombr’, aŭ … pasi’ por grenplanto?
- Kutima kondut’ de iu popolo
- “Por malfrua gasto restas ___ osto.”
- Kromvirinej’, aŭ … inklin’ al filamento de mamulhaŭto?
- Mambestet’; klavarkunul’
- Ekbatal’ kontraŭ malamiko
- Trakero (la tria povas esti aparte danĝera!)
- Seninteresiĝi
- Antaŭa parto de ŝipo
- Pingloarbo, ofte vidata dum la kristnaska festo
- Kiam duobligita, tiu silab’ onomatopee imitas sonon de kato kontenta
- Kurba elstaraĵ’ surporda
Revenas la krucvortenigmo, nun eĉ pli diable ruza! Ĉu vi kuraĝas provi ĝin? Unu solvinto ricevos $10-rabaton de la libroservo de E-USA. Ĉiuj membroj rajtas partopreni, sed solvoj nepre alvenu al la redakcio (aŭ poŝte aŭ rete) antaŭ la 16-a de Aŭgusto.