Presita el Usona Esperantisto № 2010:3

Poŝtadresoj kaj plusendoj

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-02
[figure]

Se temas pri unuopaj leteroj, Esperanto-USA sendas ilin unuaklase, kaj ĉiam la poŝt-instanco plusendas tiajn leterojn.

Se temas pri poŝtajo sendita amas-poŝte (angle: bulk mail), estas du elektoj:

  • Address Service Requested: Por elekti ĉi tiun metodon, ĉiu koverto devas havi la frazon “Address Service Requested” en specifa loko. Se la ricevonto translokiĝis kaj sciigis la poŝt-instancon pri la translokiĝo, la poŝt-instanco ja plusendos la poŝtaĵon. Se la poŝtaĵo ne estas liverebla, oni resendos ĝin al E-USA kaj igos nin pagi la koston de unuaklasa poŝtmarko (nun $0.44).

  • Or Current Resident: Por elekti ĉi tiun metodon, ĉiu adreso devas havi la frazon “Or Current Resident” tuj post la nomo kaj antaŭ la strat-adreso. La poŝtisto simple liveros la poŝtaĵon al la strat-adreso, kaj neniam sendos iu ajn informon al E-USA.

Poŝtaĵoj, kiujn ni sendas nur al membroj, estas senditaj per elekto “Address Service Requested”. Ekzemploj: balotilo kaj membrolisto.

Poŝtaĵoj, kiujn ni sendas ne nur al membroj, sed ankaŭ al aliaj individuoj kaj grupoj, ni sendas per elekto “Or Current Resident”. Ekzemploj: bulteno kaj realiĝ-letero.

Por certigi, ke vi ricevos ĉiun poŝtaĵon de ni, nepre sciigu nin kiam vi translokiĝos!