Presita el Usona Esperantisto № 2008:5
Krucvortenigmo: Ho!
Ho … jen nova enigmo! Inter la solvontoj ni lotumos unu premion: $10 da rabato ĉe la libroservo de Esperanto-USA. Ĉiuj membroj rajtas partopreni. Via solvo alvenu al la redakcio (aŭ poŝte aŭ rete) antaŭ la 20-a de Novembro. Bonan solvadon!
Horizontale
- Ekkrio pensema
- Malmontri
- Ekkrio bedaŭra
- “Al la buŝo de ‘__’ neniu povas ordoni.”
- Objekt’ ofte ŝanĝita en ŝercoj
- “Sen speso unua ne ekzistas la ___.”
- Maltrankviligoj, konfuzoj, embarasoj
- Taĉment’ de soldatoj
- Malvira
- Liptuŝ’
- Kondukil’ por sentumoj
- Sent’ post pommanĝo?
- Gume fiksi
- Mallasta
- Ceremoni’, ofte religia
- Koncept’, pensaĵ’
- Ŝuŝmiraĵ’
- Taŭga nomo por tiu ĉi enigmo?
- “Kontentigi ĉiujn ___ anĝelo ne povas.”
- Metalaj kunfiksoj
- Verda marĉbestet’; kun ti-, fariĝas despoto?
- Revoluciisto, prepozicio
- Lernantaro
- “Kie regas konkordo, regas ___o.”
Vertikale
- Kurbigita, pinta il’ por tiri aŭ pendigi
- Sinsekvo post L
- Fosaĵ’ kie troviĝas metaloj aŭ mineraloj
- “Ne venas rato mem al la ___o.”
- Tut-___a Kongreso de Esperanto
- Stimuli per metala pikilo
- “Kiu ____ nenion, ne timas Dion.”
- Instrumento aŭ aparato
- Sufikso daŭriga
- Korneca piedbaz’ (ekz. de ĉevalo)
- Ekkrio surpriza
- Kvadrata ludej’ por 32 batalantoj
- Ĵetanta kaj rekaptanta amuzist’
- Levmaŝino, eble birdaspekta
- “Vi amas preni, amu re___.”
- “__ aero al tero.”
- Ĝi troviĝas rekte sub XII
- Ekkrio incita
- Enkonduka interjekcio, eble jiddevena
- Hom’ kiu havas multan monon
- Stultega, kretena
- Varmbotel’
- Grup’ de posteuloj
- Sufikso esprimanta malbona kvalito
- Granda, remaĉa mamul’ kiu parencas al cervo
- Loko por io
- Ĥemia elemento № 79
- Revuo: La ___o de Esperanto
- Sufikso esprimanta staton, kvaliton
- Ekkrio alvoka