Presita el ELNA Newsletter № 1977:1

Ĉu KOMPUTERO, KOMPUTILO, KOMPUTORO, KOMPUTRO, aŭ KIO?

Lasta ĝisdatigo: 2020-08-25

De post la Dua Mondmilito, konstante pli gravan rolon en la vivo havas tio, kion Plena Ilustrita Vortaro nomas komputero kaj difinas: “Tiu elektronika aŭtomato, regata per programo, kiu efektivigas instrukciojn por la operaciado de donitaĵoj aŭ informoj, kun sciencaj, administraj aŭ kontadaj celoj.” La prigraviĝon de la dirita objekto spegulas niaj vortaroj mem, ĉar la termino aperas nek en Plena vortaro nek en ties en 1954 aperinta Suplemento.

Eble ĝuste pro la fakto, ke termino tiel malfrue registriĝis en iom aŭtoritata fonto – PIV aperis nur en 1970, kaj la vorto ĝis hodiaŭ ne “oficialiĝis” laŭ la malnova senco de Akademia akceptiteco – ĝia formo restas ĝis hodiaŭ tute malstabila. Ekzemple en la indekso de fakdelegitoj en la Jarlibro de UEA, 1976, aperas komputero; la indekso al revuo Esperanto, 1976, enhavas la terminon komputilo; kaj en tiu sama jarkolekto aperas la artikolo “Lingvaj baroj kaj komputoro”.

Sendube la plej gravan devojiĝon de la PIV-a formo prezentas la t.n. Komputilteknika vortaro (efektiva titolo: A vállalatirányítási számítógép-alkalmazás fogalmainak többnyelvű szótára). Ĉi tiu libro enhavas 882 terminojn en lingvoj hungara, germana, angla, rusa kaj esperanta, en aranĝoj laŭ kategorio, alfabeto kaj kodnumero. Ĝian esperantan parton redaktis d-ro Antal Münnich. La terminaro estas ne simple privata entrepreno, sed oficiala dokumento de la Konsilumo por Reciproka Ekonomia Helpo kaj do de ties membro-ŝtatoj: Albanio, Bulgario, Ĉeĥoslovakio, Germana D.R., Hungario, Mongolio (Ekstera), Pollando, Rumanio kaj Sovetio. La baza termino en la Komputilteknika vortaro estas la verbo komputi (laŭ PIV: komputeri). La vorto komputi ja aperas en PIV, sed kun difino sen rekta rilato al komputero.

Ekzistas ankaŭ malakordo pri la plej bona nomo por la “donitaĵoj aŭ informoj” menciitaj en la PIV-a difino de komputero. PIV mem evidente evitas la demandon. La Komputilteknika vortaro ekvivalentigas la anglan data kaj la esperantan datumo. Heinz D. Maas en sia libro Enkonduko en la komputeran lingvistikon (1972), teksto de Someraj Universitataj Kursoj, uzas la formon datenoj.

Konstatante la supre skizitan terminologian ĥaoson, s-ro Rüdiger Eichholz, kiu de 1975 havas inter pluraj aliaj movadaj oficoj tiun de direktoro de la Terminologia Centro de Internacia Scienca Asocio Esperantista, decidis esplori la aferon per cirkulero al la kunlaborantoj de la Terminologia Centro kaj al ĉiuj aliaj interesitoj. La cirkulero enhavas argumentojn de Antal Münnich, Gerhard Kalckhoff (aŭtoro de neeldonita terminaro pri la koncerna fako), Rüdiger Eichholz, R. Haferkorn, O. Reiersøl, A.C. Pick, Hans D. Maas, M. Falla, Gaston Waringhien kaj J. Jäntti. Aldonita al la cirkulero estas voĉdonilo. Surbaze de ricevitaj voĉdoniloj s-ro Eichholz esperas fari definitivan solvon al la problemo, nome de la Terminologia Centro de ISAE.

La cirkulero estas senpage havebla ĉe Terminologia Centro de ISAE, R. Eichholz, 2040 Springbank Rd., Mississauga, Ontario, Kanado L5H 3N6. Enkalkuliĝos voĉdoniloj ricevitaj ĝis la 30a de junio 1977.