Presita el JEN 1970:1

Al krokodilantoj

Lasta ĝisdatigo: 2021-07-21

Ni parolu Esperante!
Ĉar kunveni estus vante
se, en niaj verdkunsidoj,
stelkunrajdoj, E-kunridoj,
kunparolus ni per tiu
lingvo, kiun el ni ĉiu
uzas en la laborejo,
strato, hejmo, amorejo,
forlasante la okazon
turni nin en stel-emfazon,
tion ne utiligante
kion ni, aŭ elegante,
aŭ haltante, aŭ eĉ fuŝe,
rare povas uzi buŝe.
Ĉion kune do farante,
ni parolu Esperante!

Krokodilantoj: tiuj, kiuj parolas nacilingve ĉe E/kunvenoj.

Dankon al Kinen Carvala, kiu provlegis la enskanitan tekston en 2021.