Presita el Amerika Esperantisto dec 1917

La terura ekkrio

Lasta ĝisdatigo: 2021-12-12

Mi ofte aŭdas, kiam mi finas argumenton por Esperanto, “Ho jes! La ideo estas bona kaj Esperanto estus alpreninda afero se ĉiu persono ĝin alprenus.”

Tio ĉi min ridetigas kaj mi ĉiam rememoras fabelon kiun mi ie aŭdis, – aŭ eble mi nur ĝin elpensis; – ne estas grave. Jen ĝi:

Antaŭ multaj, multaj centjaroj, dum tempo nun tute forgesita estis la insulo Toruno en la mezo de la Suda Maro. Ne demandu al mi kie precize estas aŭ estis tiu nun nekonata insulo. Eble ĝi jam delonge malaperis en la maron, aŭ eĉ eble ĝi neniam ekzistis; – ne trodemandu. Tamen, iam dum unu el la plej prosperaj periodoj en la historio de Toruno regis la saĝa Reĝo Hurafo. Mi diras “saĝa” ĉar neniu en la tuta insula reĝlando havis tiom da scio pri la profundaĵoj de la artoj, sciencoj, literaturoj kaj lingvoj ol la Reĝo mem. Ne nur li mem estis tre instruita sed lia plej arda pasio estis instigi la saman klerecon al aliaj. Do, ne estu surprizita kiam mi diras ke la ĉefaj elspezoj de la rega trezorejo estis por lernejoj, bibliotekoj kaj sciencaj eksperimentadoj. Precipe, la studo de astronomio lin allogis, kaj nature per observatorioj kaj teleskopoj li kaj liaj fidelaj regatoj multe okupiĝis.

Unu tagon kiam la Reĝo Hurafo estis en la Reĝa Biblioteko leganta volumon pri la luno subite al lia cerbo ekvenis la ideo, “Kvankam la luno estas distance multaj miloj da mejloj, — tromalproksima por ia facila interparolo inter la loĝantoj de nia najbara planedeto kaj ni mondanoj, eble se ni farus sufiĉe grandan bruon tie ĉi la lunanoj, ĝin aŭdante almenaŭ scius ke la mondo nia ne estas senhoma.” Tre bonega ekpenso! La sekvanta tago, laŭ la ordono de la Reĝo, kurieroj kaj heroldoj trakuris la landon proklamante ke ĉiu regato nepre kunvenu en la mezo de la insulo por kunagi en la kriego kiu certe atingos la malproksiman lunon. Tie, sur la Heruga Plataĵo je la tago elektita staris la tuta loĝantaro de la reĝlando, ĉiu persono preta por fari la teruran ekkrion. En la centro de la atendanta popolamasego staris la Ĉefministro kaj kiam li per suprenlevita oficbastoneto donis la signalon por fari la laŭtegan bruon — kio okazis? Ĉu ŝajna tertremo frapis la insulon? Aŭ ĉu la oreloj de la ĉeestantoj estis fenditaj pro la terura ekkrio? Ne, ĉar mi estas veramulo mi devas diri al vi nur la bedaŭrindan fakton. Nenia bruo okazis; ne eĉ unu murmureton oni aŭdis. Ĉiu persono nur silente atentis la bruegon kiun li atendis la aliaj estis farontaj.

Ho ve! Tiel multe da homoj en tiu ĉi plibonigebla mondo estas pretaj por kunlabori nur post kiam ĉiu el la aliaj faros la komencon!

Dankon al Kinen Carvala, kiu provlegis la enskanitan tekston en 2021.