Presita el Usona Esperantisto № 2023:5–6 (sep-dec)

Ĉu vi interesiĝas kandidatiĝi?

Lasta ĝisdatigo: 2022-11-22
[figure]

Venontsomere dum la Landa Kongreso, estos balotado por tri liberaj estraraj postenoj: kasisto kaj du direktoroj. La Nomuma Komitato de Esperanto-USA devas elekti inter la homoj kiuj interesiĝas, kaj nomumi taŭgajn kandidatojn antaŭ la 1-a de Marto, 2024. Ĉu vi ŝatus havi tian gravan rolon en nia usona movado?

Nu, kion faras la estraranoj ekzakte? Estraranoj partoprenas monatajn estrarkunvenojn, diskutas ideojn, kaj voĉdonas por decidi kion Esperanto-USA faru. Kiel estrarano, ankaŭ vi mem laborus diversmaniere, plenumus proprajn planojn kaj tiujn de la aliaj estraranoj, kaj rajtus partopreni en diversaj komitatoj. La tempo bezonata dependas de via intereso, sed ĝenerale unu–du horojn semajne. Se vi estus la kasisto, vi respondecus pri la bankkontoj kaj jara buĝeto, per financaj informoj provizitaj de la Ĝenerala Direktoro de la Centra Oficejo. Por pliaj informoj pri la respondecoj pri estraranoj, vidu la Manlibron de la Estraro ĉe Google Docs.

Laŭ la statutoj de Esperanto-USA, la minimumaj postuloj de la postenoj estas:

  • Direktoro - devas esti 18-jara kaj membro de Esperanto-USA ekde almenaŭ la 1a de aprilo, 2024

  • Kasisto - devas esti 30-jara kaj membro de Esperanto-USA ekde almenaŭ la 1a de aprilo, 2024

Tamen, por plej efike partopreni la estraron, oni prefere havu almenaŭ B2-nivelon parolante kaj komprenante Esperanton, estu preta partopreni ĉiun monatan estrarkunsidon, konu sufiĉe bone la Esperanto-movadon, emu kunlabori respekte kaj optimisme kun la estraranoj, kaj havu energion, ideojn, kaj meminiciatemon.

Se tio ĉi interesas vin, kontaktu la estron de la Nomuma Komitato, Amanda Higley Schmidt, por pli da informoj, ĉe amanda_higley@yahoo.com, prefere antaŭ la 1-a de Januaro.