Presita el Usona Esperantisto № 2023:5–6 (sep-dec)

La irlanda semaforo de Sirakuso

Lasta ĝisdatigo: 2023-12-31
[figure]

En la kvartalo Tipperary Hill de Sirakuso, Novjorkio, staras neordinara semaforo, kiu defias la kutimajn normojn. Pli ol simpla kuriozaĵo, tiuj renversitaj trafiklumoj, kun verda ampolo super la ruĝa, estas simbolo de la irlanda komunumo en la urbo.

Dum la deknaŭa jarcento, Sirakuso grande transformiĝis pro la konstruo de la kanalo Erie kaj rapida kresko de sia salindustrio. La urbo allogis milojn da homoj serĉantaj pli bonan vivon, inkluzive migrintojn el Irlando, kiuj fuĝis pro malsato. La irlandanoj kunportis siajn tradiciojn kaj morojn, kaj profunde influis la karakteron de la urbo. Ili nomis la kvartalon Tipperary Hill, omaĝe al sia hejmo, la graflando Tipperary en Irlando.

En la 1920-aj jaroj la urbestroj instalis modernajn semaforojn en la urbo, inkluzive de unu en la kvartalo ĉe la vojkruciĝo de stratoj Tompkins Street kaj Milton Avenue. Sed tiu semaforo baldaŭ fariĝis neatendita batalkampo de kultura rezisto. La irlandaj junuloj koleriĝis, vidante ke la ruĝa koloro, ofte asociita kun Britujo, staris super la verda, kiu simbolas Irlandon. Ili ĵetis ŝtonojn, kiujn ili nomis “irlandaj konfetoj”, kontraŭ la trafiklumojn kaj rompis ilin.

Ĉiufoje, kiam la urbo riparis la semaforon, la junuloj denove rompis ĝin per siaj “konfetoj”. Post pluraj re-riparoj kaj re-rompoj, la urbestroj fine decidis renversi la ampolojn, por ke la verda estu super la ruĝa. Hodiaŭ, tiu semaforo estas laŭdire la sola de sia speco en la mondo.

La irlanda fiereco daŭre brilas en Sirakuso. En 1997, loĝantoj kaj komercistoj kunlaboris por starigi malgrandan parkon memorigante la eventojn, kun centra statuo nomita Stone Throwers (ŝtonĵetantoj). Se vi iam vizitos la lokon, vi nepre rimarkos veran pilkon aŭ ŝtonon, kiun oni metis en la manon de unu el la statuaj figuroj.

La semaforo ricevis internacian rekonon en 2005, kiam la tiama irlanda ĉefministro Bertie Ahern vizitis Sirakuson. Li kaj lia delegitaro fotiĝis antaŭ la semaforo kaj statuo, montrante la fortan ligon inter Irlando kaj ĝia diasporo.

La renversita semaforo fariĝis simbolo de la irlanda komunumo de Sirakuso, kaj estas unu el ĝiaj unikaj kontribuoj al la historio de la urbo. Kiam oni rigardas ĝin, oni vidas ne nur renversitan semaforon, sed ankaŭ la koron kaj animon de komunumo, kiu fieras pri sia kultura identeco.