Presita el Usona Esperantisto № 2023:5–6 (sep-dec)

Mil diplomoj!

Lasta ĝisdatigo: 2023-12-31

La Senpaga Perpoŝta Lecionaro de Esperanto-USA donis la milan diplomon. Cathy Shulze komencis la programon de la papera versio de la Senpaga Dek-Leciona Perpoŝta Lecionaro en 1982. Post iom da tempo fakte estis 12 lecionoj ĉar Lecionoj ses kaj sep bezonis pli da klarigo. Sed la nomo restis dek. Ŝi administris la lecionaron ĝis 1999. Dum tiu periodo ŝi kreis karton por ĉiu studanto kun informo, ekzemple, kiel ili eksciis pri Esperanto, kiujn librojn ili havis, kaj ofte kun notetoj profesiaj kaj familiaj. Dum tiu periodo, ŝi donis 823 diplomojn. Se vi iam ricevis diplomon de Cathy, via karto restas en du specialaj skatoletoj en la arĥivoj de E-USA.

De Januaro 1999 ĝis nun, mi administras la programon. Same kiel Cathy, mi kreas karton por ĉiu studanto. Se tiu finas la lecionaron, mi sendas diplomon. Multaj studantoj komencas la lecionaron sed malpli finas ĝin. Do pasis 24 jaroj kaj 177 diplomoj por atingi mil.

Ne multaj homoj studas per la papera versio nuntempe. Monate mi ricevas nur inter du ĝis ok lecionojn. Sed restas homoj kiuj preferas skribi ol tajpi, aŭ tiuj kiuj ne havas aliron al komputilo kaj Interreto. Do iom post iom, la lernado de Esperanto progresas.