Presita el Usona Esperantisto № 2019:2 (mar-apr)

Forpasis Doroteo Holland

Lasta ĝisdatigo: 2019-04-22
[figure]

“With English you make money, with Esperanto you make friends.”
Dorothy Holland

Dorothy Burnham naskiĝis la 28-an de Majo, 1920 en Ĉikago, Ilinojso. Ŝi edziniĝis kun Roy Holland la 7-an de Januaro 1945, kaj forpasis la 27-an de Februaro, 2019.

Doroteo lernis Esperanton per lernolibro en 1946 kaj refondis la Esperanto-Societon de Ĉikago kune kun Roy kaj aliaj samideanoj post la Dua Mondmilito. Ŝi estis tre aktiva en la movado en Ĉikago, Fayetteville, Arkansaso, kaj Santa Barbara, Kalifornio. Ŝia loka grupo dum multaj jaroj estis La Esperanto-Rondeto de Santa Barbara.

Ŝi partoprenis Landajn Kongresojn, kursojn ĉe NASK, kaj Universalajn Kongresojn. Ŝi instruis Esperanton ĉe la Universitato de Kalifornio ĉe Santa Barbara en 1970 kaj 1971.

Ŝi membriĝis en AAIE en 1963 kaj redaktis ties bultenon ekde tiam ĝis 2011. Ŝi kaj Roy verkis la Usonan Ekzamenan Servon kun tri niveloj, kiujn ŝi administris, kaj la unuan nivelon de la Perkoresponda Servo. Ŝi estis la eduka sekretario de AAIE multajn jarojn. Pro sia sindona laboro por AAIE, ŝi iĝis honora membro de AAIE en 2010.

Doroteo estis ĝojo kaj kuraĝigo al multaj homoj, kiuj konis ŝin. Pro ŝi, la samideanaro pliriĉiĝis per ŝia disvastiĝo de feliĉo.

Dankon al edukado.net por prepari informon Panteone pri nia kara Doroteo.