Usona Esperantisto № 2021:2 (mar-apr)

La inspira ekzemplo de “la hebrea reviviĝo”

por modernaj nacioj kaj Esperanto

[figure]
Poemo de Natan Zach en la moderna hebrea.

La nombro de modernaj hebreaj vortoj sorbitaj de aliaj lingvoj estas malmultaj. Rimarkindaj inter ili estas Knesset (parlamento), ulpan (lingvostudio) kaj “uzi”, (la kompakta submaŝinpafilo de Israelo), kiel universale agnoskitaj vortoj. La hebrea tamen ludis gravan rolon en historiaj aspiroj de aliaj popoloj, kiuj esperadis dum jardekoj imiti la sukceson de la moderna ŝtato Israelo kaj krei nacian lingvon vere vivantan kaj propran.

Multaj homoj hodiaŭ ne konscias pri la inspira ekzemplo donita de la reviviĝo de la hebrea por similaj provoj reformi kaj “renovigi” la irlandan, kimran, skotgaelan, katalunan, novnorvegan, eŭskan, maltan kaj ankaŭ fari radikale modernigajn reformojn de la turka kaj novgreka.

La patronoj, poetoj kaj patriotoj de tiuj “malgravaj lingvoj” neniam laciĝas montrante la modernan hebrean kiel ekzemplon de tio, kio povas esti atingita per sufiĉa peno, volo, diligenteco kaj sindediĉo por igi nacian, historian lingvon pli alirebla por la granda plimulto da homoj. Propagandistoj de “nacia revivigo” por ĉi tiuj “malgrandaj lingvoj” invitis israelajn spertulojn pruvi la ulpan metodon – intensajn lingvokursojn instruitajn al novaj enmigrintoj sen dependo je iu ajn alia instrua lingvo – poste imitatan de la sukcesa programo Rosetta Stone.

La irlanda revivigo

A Nation Once Again (“Nacio denove”) estis la plej populara kanto de la irlanda respublikana movado – ĝi esprimis profundan sopiron de generacioj de irlandaj patriotoj: Kaj tiam mi preĝis, ke mi eble ankoraŭ vidos ŝiajn katenojn duigitaj, kaj Irlandon, longe provincon, estu Nacio denove! La sama sento restarigi perditan fieron kaj reakiri propran idiomon spegulis la inspiran spiriton de cionismo: reveni al perditaj patrujo kaj lingvo.

Jam en 1927 Eamon de Valera lamentis al la estro de la Monda Cionisma Organizo, Nahum Sokolow, ke la irlandanoj, kvankam ili havis ĉiujn ilojn haveblajn al nacia registaro, ne kapablis imiti la sukcesan revivigon de la hebrea jam videblan en Palestino. La saman vidpunkton ripetis pli ol 30 jarojn poste Arthur Webb, la delonga redaktisto de The Irish Times en Dublino. Sean Cronin, verkante en la sama ĵurnalo, asertis, ke amaskomunikiloj en Irlando inundas abiturienton per kino, teatro, radio, televido, kaj gazetaro en la angla lingvo, kontraste al la hebrelingvaj amaskomunikiloj en Israelo, kiuj nur “protektas” sian nacian lingvon.

La saman punkton esprimis Nuala Ní Dhomhnaill, la plej konata kaj plej bunta irlanda poetino nuntempe. Ŝi estas grava en la kulturo, gajninte aklamon ne nur en sia indiĝena regiono Kerry, sed tra tuta Irlando kaj la irlanda diasporo tutmonda. Ŝiaj verkoj estas tamen ofte legataj en anglalingva traduko malgraŭ ŝia aserto, ke ili tiel perdas sian efekton. Ŝi esprimis bedaŭron, ke, male al la hebrea, la irlanda ne estis trudita grandskale, tamen ŝi agnoskas, ke estas tro malfrue por ŝanĝi la lingvan realon.

La preskaŭa formorto kaj modernigo de la malta lingvo

Kaj en Malto kaj en Israelo, sendependiĝo okazis kune kun kultura reviviĝo inter grandaj duboj pri la vivkapablo de kaj ŝtatoj kaj lingvoj. En ambaŭ kazoj, forte bazita indiĝena, etnolingva naciismo evoluis surbaze de la fenic-hebreaj kaj kanaan-parolantaj urbo-ŝtatoj kaj kolonioj kiuj etendiĝis de Levantenujo ĝis suda Hispanujo.

Fine de la 1870-aj jaroj, kelkaj lokaj erudiciuloj kredis, ke la malta lingvo devenas de dialekto parolita en Kartago kaj originale alportita tien de la fenicoj, kaj tial ĝi meritas esti respektata. Ili argumentis, ke, kiel lingvo proksime rilata al la hebrea kaj la aramea, parolita de Jesuo kaj liaj disĉiploj, la malta havas noblan apartenon al ambaŭ. Kiel tia lingvo taŭgus “nur por la merkato aŭ la fiŝkaptista varfo kaj boato”, kiel asertis la kritikistoj? Kial oni devas nei ĝin kiel instruan lingvon en la lernejoj kaj tribunaloj? Kial nei ĝian kapablon produkti bonegan literaturon?

Nur meze de la 19-a jarcento, kleruloj finfine adaptis la maltan al skriba normo per latinaj literoj, kaj per tio ili multe pliigis legopovon. Tiu sukceso alportis konsiderindan prestiĝon al la vulgara lingvo de pli ol 95% de la loĝantaro de la insulo.

La publikigo de libro en la itala Saggio intorno alla lingua Maltese come effine all’Ebraico en 1880 ebligis al la malta finfine progresi inter multaj ital-parolantaj intelektuloj de la insulo, kiuj antaŭe malakceptis la lingvon. La aŭtoro de la libro, Annibale Preca, argumentis por la proksima asocio de la hebrea kun la malta. Kvankam la originala modelo por kopiado estis la biblia hebrea, propagandistoj de la malta kaj edukaj aŭtoritatoj daŭre sekvis la progreson de la moderna hebrea en Palestino kiel pruvo, ke antikva lingvo povas servi kiel veturilo de moderna socio. La modernigo de la malta eĉ iris paŝon pli ol la moderna hebrea, farante la lingvon pli “amika” por pliigi legopovon. Adopto de la latina alfabeto, “reformo” proponita multfoje por la moderna hebrea sed finfine malakceptita, gajnis akcepton inter la maltanoj kaj multe pliigis legopovon en Malto.

La kataluna, kimra kaj eŭska lingvaj revivigoj

Tri aliaj ekzemploj en Eŭropo de lokaj registaraj subvencioj kaj iniciatoj celitaj antaŭenigi regionan lingvon kaj doni al ĝi ekvivalentecon kun la nacia lingvo estas en Kimrujo, Eŭskujo (El País Vasco en nordokcidenta Hispanujo) kaj Katalunujo (nordorienta Hispanujo).

Reprezentantoj de ĉiuj tri regionoj studis la israelan modernigon de la hebrea kaj ĝiajn progresajn instruajn programojn por helpi efektivigi la leĝdonajn kaj edukajn reformojn. Rezulte ili pliigis scion de la kimra en 1993 per postulo, ke en ĉiuj partoj de Kimrujo ambaŭ la angla kaj la kimra estu traktataj egale en publikaj aferoj. Ili starigis la katalunan kiel lingvon de instruado en publikaj lernejoj en Katalunujo, kie la kastilia hispana (perceptita eksterlande kiel la sola nacia lingvo de Hispanujo) estas la “deviga fremdlingva postulo”.

Kimro, kiu elektas voĉdoni por Plaid Cymru (la kimra naciisma partio), disputos kun siaj samlandanoj – el kiuj nur kvinono parolas la kimran lingvon flue – ke, sen nacia sendependiĝo, la kimra kulturo estos kondamnita velki fronte al daŭra anglalingva regado de Britujo.

Tamen la populareco de la kulturaj festivaloj Eisteddfod, la daŭra sukceso kaj allogo de viraj korusoj, la kresko de paralela kimra bazlerneja sistemo, la sukceso de kimralingva televido, ĉiuj aŭguras bone por la postvivado de tio, kio faras Kimrujon distinga kaj konsciigas eĉ ne-kimrajn parolantojn, ke la kimra kultura kaj historia heredaĵo vivas kaj povas pliriĉigi la vivon.

Ne hazarde, kimraj kaj eŭskaj naciistoj aparte simpatiis kun la revigligo de la hebrea. Ambaŭ grupoj asertas, ke sia lingvo estas la “plej malnova en Eŭropo” kaj ke la postvivado de nacio estas intime ligita kun la konservado kaj florado de “nacia lingvo”.

Tial la katalunoj tiel furioze kontraŭis la ideon, ke ili devas konsideri sin antaŭ ĉio “hispanoj” pro tio, ke ili estas civitanoj de Hispanujo. Kompreneblas, ke en sia propra patrujo ili havu prioritaton. Katalunoj fieras pri siaj gloraj artistoj kaj pentristoj kiel Gaudí kaj Dalí, kaj indignas pri eksterlandanoj, kiuj nomas ilin simple “hispanoj”.

En 1957, la israela kultura konsulo en Parizo, S. Levine, ricevis konfidencan leteron de grupo de eŭskaj intelektuloj ankoraŭ en la subtera kontraŭfrankisma movado petante konsilojn pri kiel efektivigi la ulpanajn metodojn. Kaj katalunaj kaj eŭskaj naciistoj plejparte subtenis la respublikon dum la interpopola milito kaj estis diskriminaciitaj de la frankisma reĝimo, kiu haltigis preskaŭ ĉiujn publikajn agadojn kaj kulturajn eventojn en tiuj lingvoj dum la sekvaj dudek kvin jaroj. Pro la fakto, ke la kataluna estas sufiĉe proksima al Esperanto, la reĝimo ankaŭ rigardis ĝin kiel pretekston por atente rigardi kontraŭulojn.

La novgreka (demotika) kaj turka lingvoj

La modernaj naciismaj movadoj en Grekujo kaj Turkujo ambaŭ komencis revigligon de siaj respektivaj lingvoj, farante la lingvojn pli ĝisdataj kaj liberaj de fremdaj influoj. Laŭ tiuj movadoj, “vera nacia lingvo” devas akiri favoron de la komunaj homoj malproksimaj de la establitaj klasikaj literaturaj versioj preferataj de fakuloj, la greka eklezio, kaj la otomanaj burokratoj. Ĉi-lastaj asimilis ornamitajn literaturajn esprimojn persajn, kaj konservis la malkonvenan kaj maloportunan araban skribon. Lingvistoj kaj fakuloj simpatiaj al moderna naciismo en ambaŭ landoj trovis solvon, kiu favoris modernan kaj simpligitan lingvon. Kiel la moderna hebrea, tiuj lingvaj projektoj estis rigardataj kiel ŝtate direktitaj entreprenoj, destinitaj por pliigi senton de solidareco kaj kohereco, kunigi klasojn, diversajn sociajn tavolojn, enmigrintojn, kaj malplimultojn, aŭ malpliigi regionan diversecon.

La hebrea kaj Esperanto – la miraklaj paraleloj

Esperanto, la sola sukcesa elpensita lingvo, ŝuldas grandan parton de siaj origino kaj sukceso al la respondo al la juda lingva demando. Ĝia kreinto D-ro Lazar Ludwig Zamenhof estis judo, kies scio pri la hebrea sendube ludis gravan rolon en lia serĉado de universala lingvo. Kvankam la Esperanta vortprovizo plejparte devenas de la latinidaj, ĝermanaj kaj slavaj familioj, estas certe, ke la profunda scio de Zamenhof pri la hebrea kontribuis al la logika strukturo de Esperanto.

Tio estis dutranĉa glavo. Komence, jidistoj argumentis kontraŭ la moderna hebrea, komparante ĝin kun “la artefarita karaktero” de Esperanto.” Kaj Zamenhof kaj Ben-Yehuda rigardis la problemon de juda identeco kiel neapartigeblan de la lingva demando. La vizio de Ben-Yehuda temigis la revigliĝon de la hebrea kiel antaŭkondiĉo por juda nacia renaskiĝo. Diverstempe ankaŭ Zamenhof konsideris la ideon revivigi la hebrean kaj la uzon de la latina alfabeto por la jida. Li finfine malakceptis ambaŭ solvojn favore al neŭtrala internacia lingvo. Li esperis, ke tiu lingvo samtempe estos uzata kiel komuna juda kaj universala lingvo.

Ekzistas konsiderinda konjektado pri rektaj kaj nerektaj pruntoj al Esperanto de elementoj el la hebrea, kiuj povas esti nur koncize traktitaj ĉi tie (eble en estonta artikolo), sed ĝi malkaŝas multon pri la logika mensostato de Zamenhof. La sukceso de Esperanto stimulis kulturan agadon de multaj instruistoj, verkistoj kaj poetoj inter parolantoj de “malgrandaj lingvoj.” La hebrea vorto “ulpan”, kiu signifas intensan lernadon de la parolita hebrea, estas adoptita por similaj lernejaj kursoj en la gaela (skota) lingvo.