Presita el Usona Esperantisto № 2021:2 (mar-apr)

Purpurigi la vizaĝon de buĉosoldato

Lasta ĝisdatigo: 2021-05-09

La rubriko traduku! prezentas al vi diversajn tradukdefiojn. En paraj numeroj aperas tekstoj en Esperanto por enangligi; en neparaj, tekstoj en la angla por elangligi.

Leginte viajn respondojn ni prezentos resumon de la diversaj provoj kune kun niaj reagoj, komentoj, kaj proponoj.

[figure]
La romano Neologisme (1975) de Jacques-Louis Mahé, alinome “Lorjak”.

En tiu ĉi numero ni revizitas la defion el Neologisme kiu aperis en № 2020:6. Mi kore dankas al AJ, BS, CL, MH, RN, kaj ZK pro iliaj lertaj kaj bone elpensitaj enangligoj.

Kelkaj tradukintoj sendis ankaŭ tre pensigajn rimarkojn kaj demandojn pri la teksto. Ofta temo estis la interpunkciaj kutimoj de la aŭtoro. Ekzemple, iu demandis:

Kiom vi emas respekti interpunkcion? La Lorjak-a eltiraĵo havas tre strangan interpunkcion (tro multe da punktoj, komoj, ktp). Ĉu tradukante vi emus ŝanĝi la interpunkcion por igi la tekston soni pli “glate”, aŭ ĉu vi emus respekti la “efikon” de la troaj paŭzoj en la originalo?

Interpunkcio estas ĉiama defio. Inter Esperantaj verkoj la konvencioj diferencas pro manko de forta normo, kaj pro la diversaj nacilingvaj influoj sur la verkintoj. Persone, mi emas respekti la originalajn interpunkciojn nur tiom, kiom ili ŝajnas gravaj al la celita impreso. Kompreneble, sen ebleco konsiliĝi kun la verkinto, eblas nur konjekti pri ties celo – sed ĝenerale mi sentas liberon ŝanĝi ilin se ili ne ŝajnas esencaj.

Alia tradukinto sendis pli ĝeneralan rimarkon pri fideleco, tuŝante eble la plej kernan dilemon de literatura tradukado:

Mi vidas, ke multaj esperantistoj kaj aliaj tradukistoj kredas, ke ili havas “tradukistan rajton”. Sed kiam oni ŝanĝas la ideojn de la aŭtoro, oni reverkas la originalan! Kompreneble, ne ĉio tradukiĝas laŭvorte, sed la celo estu traduki la penson kaj ne ornami ĝin.

Tute prave. Fidela tradukanto strebas nur redoni la aŭtorajn pensojn sen aldoni ion novan. Sed kiel scii, precize, kion la aŭtoro pensis? Ofte tiuj pensoj troviĝas ne en la ĉefaj signifoj de la vortoj mem, sed en aferoj pli svagaj kaj subjektivaj: kromsignifoj, kulture specifaj aludoj, stilo, kaj kunteksto. Rezulte, tio, kio ŝajnas balasta ornamaĵo al unu tradukanto, povas ŝajni tute esenca al alia.

Finfine, aparte plaĉis al mi rimarko de unu tradukinto pri la trompa simpleco de tradukarto: “Tradukado estas frakta: ju pli detale oni ekzamenas tekston, des pli detale ĝi aspektas …”

Nu, ek al la defio! Ĉiuj tradukintoj sukcese redonis la signifojn de la vortoj, sed pli interesaj estis iliaj streboj kapti la tonon – ekzemple la etoson de stereotipe burokrata firmao, aŭ la formalecon kaj prudan skandaliĝon de la prezidanto kaj lia servomiena helpanto. Jen kelkaj frazoj kaj esprimoj, kie oni proponis malsamajn solvojn:

La prezidanto — Preskaŭ ĉiuj elektis president, ekvivalenton tre trafan en pluraj kuntekstoj. Sed ĉu ankaŭ en firmaa oficejo? Plej plaĉis al mi la propono de CL, chairman.

profesia fuŝeco — Por traduki la adjektivon oni plejparte uzis professional, sed ĉe la substantivo la proponoj diverĝis: disruption, ineptitude, bungling, mishaps, kaj incompetence. Unu proponis ankaŭ workplace misconduct, plaĉe burokratecan esprimon. Kiun elektus troserioza prezidanto de firmao?

superece ignoras la hortabelon de siaj deĵorojloftily ignores office hours; specializes in ignoring her scheduled work hours; kaj haughtily/arrogantly ignores her work schedule. ZK havis tre interesan proponon: regularly blows off her shifts. Tre bona idiomaĵo ĉi-kuntekste, sed ĉu eble tro moderna kaj neformala?

ŝajnas kore taski akumulon da katastrofoj — Kiel redoni tiel densan esprimon sen perdi ĝian koncizecon? La tradukintoj baraktis brave, proponante: wholeheartedly accumulates catastrophes; enthusiastically generates a plethora of catastrophes; works at accumulating disasters, kaj simile. ZK proponis allogan revortumon: sees disaster as her duty.

Laŭ mia kompreno, la ideo estas ne nur tio, ke la fraŭlino kreas multajn katastrofojn, sed ke ŝi efektive trudas ilin al aliaj (ĉar ŝi mem ne solvos ilin). BS kaj AJ ŝajne celis tiujn ideojn per leaves behind a pile of problems to fix kaj wholeheartedly ordains a heap of calamities.

fumas pli ol malnova lokomotivo — Kiel rimarkis CL, oni malofte vidas fumantajn lokomotivojn nuntempe, sed eble ili estis pli konataj en la 70-aj jaroj, kiam la rakonto supozeble okazas. Kelkaj tradukintoj redonis la komparon pli-malpli rekte: she smokes more than a(n old) locomotive/train/freight train. Alia elektis eble pli pretan metaforon: like a furnace. Por mi, la plej kutima esprimo estas smokes like a chimney (RN).

farbas la vizaĝon kiel publikulino — La angla havas impone ampleksan vortkolekton por inaj publikuloj, sed interese (kaj ne surprize?) ne por la viraj. Oni proponis: prostitute, lady of the evening, whore, harlot, kaj la tre amuze eksmodan strumpet (CL).

purpurigus la vizaĝon de buĉosoldato — Jen alia okazo kie ekzistas tre preta kaj trafa ekvivalento en la angla: would make a sailor blush (ZK). Aliaj tradukintoj provis resti fidela al la soldata aludo per (front-line) soldier kaj infantryman.

Leviĝas demando pri metafora freŝeco: serĉante kiel eble plej “naturan” lingvaĵon, oni ĉiam riskas turni sin al gurditaj esprimoj, kiuj impresas malpli forte ol la originaloj. CL provis eviti tiun problemon uzante ne soldatojn, sed Attila the Hun.

streĉis siajn fortojnsteadied himself; gave it his best; summoned/gathered his courage/strength; kaj spoke with effort.

promenas onidiraĵoj — Anglalingvaj onidiroj malofte promenas, marŝas, aŭ alimaniere ekskursas, sed ili foje rondiras. Oni proponis: word is going around; there are rumors going around; kaj rumors are circulating.

nenion el rekta fonto — Tiel Polimiop raportas, ke lia informo estas nur onidira. La tradukintoj proponis: direct from the source; from the horse’s mouth; a proper source; kaj first-hand knowledge.

laŭ babiltruoj — Kelkaj tradukintoj imagis klaĉemajn buŝojn, redonante chatterboxes kaj yap-holes. Aliaj imagis figurajn truojn por peri onidirojn: according to the rumors; the scuttlebutt has it; kaj through the grapevine.

Burleska ideo! — Tiel respondas la prezidanto, eksciinte pri la skandala tatuaĵo. Laŭdifine, burleska afero estas absurda, ekstravagance komika, aŭ triviale parodia. Inter la proponoj estis Scandalous!; Such mockery!; kaj variantoj de What a ridiculous notion! kaj An outrageous idea!

plena je konfuzego — Tiel la aŭtoro priskribis s-ron Polimiop, kiam li malvolonte (kaj embarase) raportas la lokon de la tatuaĵo. Unu tradukinto rimarkis, ke la vorto konfuzego ŝajnas iom stranga aŭ eĉ misa ĉi tie. Polimiop certe povas distingi inter aferoj, do ĉu li vere estas plena je konfuzo? Figure, la vorto indikas perdon de trankvileco pro io neatendita – tamen eĉ tiu ideo ne tute konvenas. La maltrankvilon ne kaŭzas io neatendita; ĝin kaŭzas embaraso kaj peno raporti ion malpudoran.

Nu, eble ni simple harfendas. Aŭ eble Lorjak estis trompita de falsa amiko. En la franca, lia gepatra lingvo, confus signifas ne nur “konfuzita” sed ankaŭ “embarasita pro pudoro”. (Karaj franclingvanoj, bv. korekti se mi eraras!)

Ĉiuokaze, niaj tradukintoj strebis fidele redoni ambaŭ ideojn – kaj embarason kaj subitan maltrankvilon – jene: completely bewildered; consterned; perturbed; kaj flustered. Kelkaj tradukis pli libere kaj laŭkuntekste: sheepish; utterly embarrassed.

Leviĝas denove tiu demando pri verkista intenco. Foje, eĉ niaj plej talentaj verkistoj senintence streĉas vortsignifojn pro influo de la gepatra lingvo. Kiel scii, ĉu iu stranga vortelekto estas vere intenca, aŭ ĉu erara?

Mi estas tre ĝenata — Polimiop denove baraktas elbuŝigi embarasan novaĵon. Oni traktis la frazon diversmaniere: I am very embarrassed/troubled; I am quite uncomfortable; It’s really shocking/rather embarassing; kaj This is very awkward for me.

Tatuita … sur ŝia postaĵo — Per kiu vorto Polimiop finfine esprimus la koncernan korpoparton, se li parolus angle? Tradukante laŭ la vorta signifo, oni redonis bottom kaj backside; ambaŭ estas bonaj. Iom pli plaĉas al mi la elekto de AJ, posterior, per kiu Polimiop povus distancigi sin de la embarasa afero per pli formala kaj abstrakta termino. Ankaŭ derrière (MH kaj RN) ŝajnas tre trafa. Al anglalingvanoj, preskaŭ ĉio sonas pli elegante en la franca, ĉu ne? Oh là là!

Jen, finfine, provo krei sintezan tekston uzante la plej interesajn proponojn supre (kiel ĉiam, laŭ mia propra, arbitra kaj plene kontestebla gusto), kun kelkaj etaj aldonoj:

The Chairman insisted: “Now see here, Polimiop. This situation is intolerable. Ever since she started here, that girl has demonstrated a singular talent for professional bungling: she cavalierly ignores her office hours, comes and goes as she pleases with no regard for the time, banters incessantly with her coworkers, makes fun of the clients, gossips, chatters, wanders the halls aimlessly, and does anything and everything but actual work. I suppose I should be almost grateful, since whenever she touches anything, she leaves behind a heap of problems to fix — scrambling files, jamming typewriters, losing documents, defacing important papers, and so on.

“What’s more, her attitude is entirely inappropriate for a serious workplace — she smokes like a chimney, paints her face like a harlot, sits atop the desks, shamelessly flaunting her thighs in those outrageous miniskirts, tells stories that would make a sailor blush …. The scandal needs to end, now. We’ve already decided as much. So why is it still going on?”

Polimiop gathered his courage: “Well, Mr. Chairman, I’m afraid the matter isn’t so simple. I’ve heard nothing first-hand, mind you, but there are rumors going around, making it difficult to act too quickly. It’s said that she keeps a portrait of one of our executives on her person at all times. Which executive, I wasn’t able to determine. But through the grapevine, as it were, I hear the portrait may be a tattoo.”

“How absurd! A tattoo? Where?”

The director seemed more flustered than ever. “Forgive me, Mr. Chairman, but I must be frank. This is rather difficult for me. The portrait is tattooed … they say … on her derriére.”

Por tiuj, kiuj volas kompari la tradukojn kaj vidi ĉiujn detalojn, jen paralela prezento de la tekstoj.


La nova defio

Mi proponas la komencajn alineojn de La tradukmaŝino, amuza rakonteto de Konisi Gaku unue aperinta en lia sciencfikcia novelaro Vage tra la dimensioj (1976):

Kun kontenta mieno li mergis sin en sofon, fajrigis cigaredon kaj elblovis rondan fumringon. Ĉio iris bone. Sur la tablo antaŭ li kuŝis nete tajpita manuskripto tradukita de lia TRADUK IKSO.

Li estis juna elektroinĝeniero. Dum unu jaro li enverŝadis siajn tutajn energion, talenton kaj konojn pri lingvoscienco kaj elektrotekniko en la konstruadon de tiu elektronika tradukmaŝino por Esperanto. Nun ŝajnis al li, ke li certagrade sukcesis provizi la maŝinon per intelekta penspovo, artista sentemo kaj verva eltrovemo, t.e. per la ecoj bezonataj por traduki plej delikatajn esprimojn en beletraĵoj. Ĝi funkciis ambaŭ-direkte inter Esperanto kaj la nacia lingvo, kaj eĉ poemojn ĝi povis traduki kun rimoj.

Koncerne tradukmaŝinojn oni jam aŭdis pri kelkaj, sed lia inventista memfido asertis, ke lia TRADUK IKSO cedos al neniu alia kun sia fleksebla esprimkapablo. Okule sekvante la deformiĝantan fumfiguron, li ĝuis revi pri la gloro, kiun la inventaĵo alportos al li.

Ne por mongajno per patento li entreprenis tiun inventon. Lia ambicio direktiĝis al pli nobla celo, nome, akiri famon kiel eminenta tradukisto en Esperanto. Fariĝi la dua Kabe aŭ alia Kalocsay estis lia delonga deziro.

La unua paŝo, per kiu li intencis ŝovi sin antaŭ la verdan publikon, estis la partopreno en la Belartaj Konkursoj de UEA. La manuskripto sur la tablo estis ja destinita al tiu celo. La granda peno ĝisnuna devos esti kompensita per la “ora premio”.

La redakcio (trovu la adreson en la kolofono) akceptos vian tradukon ĝis la 15-a de Julio. Ne necesas sendi plenan tradukon, se vi ne kapablas aŭ volas; ni akceptos ankaŭ fragmentojn. Sed ĉiuokaze bonvolu sendi nur unu tradukon, ne plurajn diversajn provojn. Sukceson!