Presita el Usona Esperantisto № 2020:4 (jul-aug)

La 17 celoj por daŭripova evoluigo por 2030

Lasta ĝisdatigo: 2020-08-25
[figure]

Estu la ŝanĝo, kiun vi deziras vidi en la mondo.
     —Gandhi

La mondo troviĝas ĉe kriza punkto. Historio ne juĝos nin per la grandeco de niaj problemoj, sed per tio, kiel ni respondas al niaj defioj. Ĉi tiuj defioj estas gravegaj, vokante nin agi kune. La krizoj inkluzivas malsanon, rasan maljustecon, homan kontrabandadon, malsaton, senlaborecon, malriĉecon kaj poluadon.

Bonŝance ni havas kadron por kuniĝi en kunlabora strebo por la bono. La kadro estas rezulto de multaj neprofitcelaj organizaĵoj (inkluzive de ni) laborantaj kune kun la Unuiĝintaj Nacioj. Ĉi tiu kadro dokumentas la defiojn kaj malfermas la vojon por solvoj. Ĉi tiu plano estas la Dek sep Celoj de Daŭripova Evoluigo (17 CDE).

Ĉi tiu retejo de Unuiĝintaj Nacioj provizas multajn informojn pri la celoj kaj respondas al la defioj, kiujn ni ĉiuj alfrontas.

Ankaŭ la Esperanto-oficejo por la U.N. donas multajn informojn en Esperanto. Por trovi la dokumenton, elektu Esperanton kiel la lingvon, kaj serĉu Dokumentoj > Gvidilo al la 17 celoj por daŭripova evoluo de UN. Se vi partoprenis nian virtualan landan kongreson ĉi-jare, vi sendube aŭdis nin diskuti ĉi tiujn krizojn.

Ĉi tiuj krizoj kaj iliaj solvoj estas interplektitaj, tre interkovriĝantaj per kaj kaŭzo kaj projekto. Ĉi tiuj estas interkulturaj kaj interreligiaj projektoj de enormaj proporcioj. Kion unu homo povas fari fronte al tia enormeco? Kion povas fari nur unu organizo? La fakto ke ni esperantistoj ne povas solvi ĉiujn ĉi problemojn ne signifas, ke ni devas fari nenion. La fakto ke ni ne povas atingi ĉi tiujn celojn tuj ne signifas, ke ni ne devas komenci. Pli ĝuste, ni efektive jam komencis.

La Celoj por Daŭripova Evoluigo (“17CDE”):

  1. NENIU MALRIĈO
  2. NULA MALSATO
  3. BONA SANO KAJ BONFARTO
  4. BONKVALITA EDUKADO
  5. SEKSA EGALECO
  6. PURA AKVO KAJ HIGIENO
  7. PAGEBLA KAJ PURA ENERGIO
  8. BONA LABORO KAJ EKONOMIA KRESKO
  9. INDUSTRIO, INVENTEMO, INFRASTRUKTURO
  10. REDUKTI MALEGALECON
  11. DAŬRIPOVAJ URBOJ KAJ KOMUNUMOJ
  12. RESPONDECAJ KONSUMO KAJ PRODUKTO
  13. KLIMATA AGADO
  14. SUBAKVA VIVO
  15. SURTERA VIVO
  16. PACO, JUSTO, FORTAJ INSTITUCIOJ
  17. PARTNERECOJ POR LA CELOJ

Ni kunlaboru ene de niaj Esperanto-organizoj kaj kun ne-Esperanto-organizoj kunlabore klopodante solvi ĉi tiujn problemojn. Ni ne celas meti bandaĝojn sur la vundojn, sed labori en maniero, kiu aperigos daŭripovajn solvojn.

Kion fari: Legu, lernu, ekkonu, diskutu, malkovru komunajn viziojn, aktiviĝu, kaj kunlaboru kun ni. Nia laboro kaj komunikada infrastrukturo inkluzivas niajn lokajn grupojn, la regionajn kunordigantojn, fakajn grupojn, la estraron de Esperanto-USA, retpoŝtojn, Discord, Facebook kaj aliajn amaskomunikilojn.