Presita el Usona Esperantisto № 2018:4 (jul-aug)

Ben Speakmon, Vicprezidanto

Lasta ĝisdatigo: 2018-08-31

En ĉiu numero de UE ni petas al la estraranoj raporti lastatempajn farojn. Ĉu vi havas demandojn, proponojn aŭ eĉ plendojn por la estraro? Sendu ilin al ni en aŭ Esperanto aŭ la angla, laŭ via prefero. La redakciaj adresoj troviĝas en la kolofono.

[figure]

Okazis la 66-a Landa Kongreso de E-USA en Seatlo, Vaŝingtonio, de la 13-a de Julio ĝis la 16-a, ĉe Seattle Pacific University; ĉi-jare tiu estis ankaŭ Komuna Kongreso kun KEA. 104 geamikoj aliĝis, kaj fine 100 ĉeestis – inter ili 36 komencantoj – por tre diversa kaj interesa programo. Ĉi-jare ni prelegis pri interlingvistiko, rondtablumis pri malkoloniigo, spektis filmojn kaj ekskursis tra la bela urbo Seatlo.

Ni estis tre feliĉaj bonvenigi s-ron Chuck Smith, iniciatinton de Amikumu, kiu paroladis laŭ la kongresa temo, Konstruado kaj ĝuado de Esperanto-komunumo. Li prelegis ankaŭ angle ĉe publika evento A Taste Of Esperanto Culture, ĉe kiu interesatoj povis eklerni pri nia historio, kulturo, muziko, kaj eĉ YouTube-kanaloj.

Estis nia plezuro gastigi ankaŭ profesoron d-ron Federico Gobbo, interlingviston kaj ordinaran profesoron de katedro Interlingvistiko kaj Esperanto ĉe Universitato de Amsterdamo. Li prezentis spertan kaj vervan prelegon pri siaj fakoj kaj energie kontribuis al la bonega etoso.

Aldone al la tradicia bankedo, ĉe kiu d-ro Gobbo denove bele rakontis laŭ nia temo al ni, okazis nekredeble mirinda koncerto ĉe la koncertejo The Vera Project, Seattle Center, kie ludis por ni la fama bando La Perdita Generacio (kaj antaŭ ili lokaj muzikistoj: Alena Adler, Simmon Keith Barney, kaj Nikvo Woods). Ni dubas, ĉu iam ajn pli bela esperantaĵo okazis en Usono.

Dum la solena fermo de la kongreso, la LKK ĝoje (kaj kun iom da malŝarĝo) transdonis la standardon al BRUEGo, la esperantistoj de Bostono, kune kun niaj plej elkoraj bondeziroj por ilia sukceso venontjare ĉe la 67-a Landa Kongreso.