Presita el Usona Esperantisto № 2018:2 (mar-apr)

Nikvo Woods

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-30
[figure]

Multaj el ni volas partopreni en Esperantujo pli. Multe da lernantoj demandas, kie ili povus renkonti pli da esperantistoj, aŭ kion ili farus ĉe Esperantaj kunvenoj. Pri tiaj demandoj pensis Nikvo Woods, kaj li laboras respondi.

Kune kun Ben Speakmon kaj Jordon Kalilich, Nikvo pretigas la Landan Kongreson en Seatlo. Li diras, ke la tri vere laboras teame pri la kongreso. “Preskaŭ ĉion pri la kongreso decidis almenaŭ du, se ne ĉiuj tri de ni.” Plue, “Janjo faras multe, precipe pri la grafika desegno, kaj Chuck [Mays] kaj Filipo [Dorcas] donas tian institucian scion, kian ni bezonas por krei bonegan okazaĵon.” Nikvo mem laboras pri la muziko, la notoj pri la LKK-kunvenoj, kaj multaj aliaj aferoj.

Krom tiu teama laboro, Nikvo ankaŭ starigas la unuan postkongresan tendumadon kaj laboras revigligi USEJ-on. La postkongresa tendumado okazos tuj post la Landa Kongreso ĉi-jare. La ideo starigi tendumadon komenciĝis pro la mirinda natura beleco de nordokcidenta Usono. Nikvo diras, ke jam estas sufiĉe da partoprenontoj por havi tre bonan okazaĵon, inkluzive de kelkaj el aliaj landoj. Oni povas ekscii pli pri la tendumado en la LK-paĝaro.

Ni dankas al Nikvo pro lia laborado por starigi bonajn okazaĵojn por esperantistoj en Usono, kaj por revigligi USEJ-on, aldone al lia laborado kiel estrarano de E-USA.