Presita el Usona Esperantisto № 2017:4

La murdita edzino

Lasta ĝisdatigo: 2017-08-28
[figure]

En № 2017:3 aperis La enigmo de la murdita edzino. Profesoro Ŝibolet, alveninte al la scenejo de la krimo, rapide konstatis ke sinjoro deVoj murdis sian edzinon. Sed kiel li sciis tion?

Ĉi-foje, ĉiuj el niaj detektivoj trovis la ĝustan solvon. Tamen pluraj grumbletis. En pasintaj numeroj, la enigmoj estis iom tro malfacilaj, do ili petis ion pli facilan. Sed “la ĉi-bultena enigmo estis TRO facila!!! ;-)” plendis Rafa Nogueras.

Kiel impertinente! Sed en ordo. Ni strebos trovi enigmojn taŭgajn eĉ por Goldilocks: Ili estu nek tro malfacilaj, nek tro facilaj, sed ĝuste konvenaj!

Do, kio pri la solvo? Nia leganto Briĉjo klarigis sian rezonadon jene:

  1. Nek Profesoro Ŝibolet nek Ŝerifo Nebulet diris ion ajn al s-ro deVoj pri la maniero de la murdo: ili nur informis lin, ke iu murdis lian edzinon.

  2. Krome, la mortenketisto jam forportis la kadavron antaŭ ol s-ro deVoj alvenis hejmen; do li ne havis okazon vidi sian murditan edzinon.

  3. S-ro deVoj kolere diris, “Vi nepre trovu la aĉulon kiu mortklabis Deboran …” Sed kiel li sciis, ke klabado estis la mortiga metodo? Nu, nur se li mem faris aŭ farigis …

Ĝuste!

Brajeno Harmon aldonis duan kialon, eble ne same konvinkan, kiun li lernis per multe da televidspektado:

[K]iel Detektivo Provenza ĉiam diras en la televidserioj The Closer and Major Crimes – “ĉiam estas la edzo” kiu murdis. :)

Kaj Ellen Eddy ne forgesis pri la rekompenco proponita de s-ro deVoj por tiu, kiu trovos la murdinton. “Mi volas la $25 000!”, ŝi skribis.

Nu, bedaŭrinde niaj premioj estas iomete malpli luksaj: $5-rabatoj de la libroservo de E-USA. Gratulon al solvintoj Ben Tovar kaj Briĉjo (Brian Neil Burg) kiuj gajnis en la ĉi-numera lotumado.

Dankon ankaŭ al niaj aliaj solvintoj, Lelan Conti, Anna Bennett, John Thomas, Brajeno Harmon, Jorge Rafael (Rafa) Nogueras, Steve Eichblatt, Roger Blaine, Ellen Eddy, kaj Erik Felker.