Presita el Usona Esperantisto № 2017:4

Nikvo Woods, Direktoro

Lasta ĝisdatigo: 2017-08-30

En ĉiu numero de UE ni petas al la estraranoj raporti lastatempajn farojn. Ĉu vi havas demandojn, proponojn aŭ eĉ plendojn por la estraro? Sendu ilin al ni en aŭ Esperanto aŭ la angla, laŭ via prefero. La redakciaj adresoj troviĝas en la kolofono.

[figure]

Mi ege okupiĝis ekde mia enposteniĝo! Unue, mi ĉeestis la Landan Kongreson kaj NASK en Raleigh, renkontante kaj malnovajn amikojn kiujn mi ne povis vidi dum jaroj kaj multegajn novajn homojn kiuj esperantistiĝis post kiam mi translokiĝis al la alia marbordo. Nia instruisto dum NASK, Katalin Kováts, laborigis nin dum la kongreso, kaj kun aliaj kursanoj ni elpensis sufiĉe mojosan projektideon. Atentu ĉi tiun spacon!

Mi ankaŭ multege diskutis la projektojn kaj estontecon de E-USA per nia nova Slack-kanalo, iom kontribuis al la nova retpaĝaro de E-USA, kaj kun Paige aktivis ĉe la sociaj komunikiloj – se vi interagis kun la konto @esperantousa ĉe Twitter, vi interagis kun mi.

Sed la plejparton de mia volontula laboro okupis la organizado de la venontjara Landa Kongreso en Seatlo. La Loka Kongresa Komitato jam havis tri kunvenojn interrete, kaj daŭre kunvenos ĉiusemajne por certigi ke ni preparos bonegan, ĝueblan kongreson por ĉiuj. Ĝi okazos inter la 13-a kaj la 16-a de Julio, 2018 – enkalendarigu la datojn nun!