Presita el Usona Esperantisto № 2015:3

Forpaso: Marsha “Koto” Farmer

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-26

En Majo forpasis Marsha “Koto” Farmer en Kalifornio. De ŝia edzo David “Vido” Gillett venis la tristiga novaĵo:

Eble vi renkontis mian edzinon ĉe iuj TKEK-oj aŭ NASK-oj de 2007 ĝis 2013. Ŝi diplomiĝis kiel lingvisto ĉirkaŭ 1998, kaj komencistiĝis ĉe la universitato Stanford.

Ŝi iom malsaniĝis en 2011, kaj pli serioze en 2014–2015; ŝi ankaŭ blindiĝis.

Restas edzo, bo-frato, tri bo-fratinoj, tri nevinoj kaj kvar nepoj.