Presita el Usona Esperantisto № 2015:1

Esperanto, la edzperanto … kaj pli

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-26
[figure]

Mi naskiĝis en Anglujo. Mi havas naŭdek tri jarojn, kaj kvankam mi eklernis Esperanton kiam mi havis dek kvin jarojn, mi ankoraŭ ne estas sperta parolanto. Sed aŭskultu! Esperanto formis mian vivon.

Mi havis kelkajn korespondantojn en Eŭropo kaj Usono. Kiam la milito okazis, mia samideano en Usono skribis: “Mia amiko estas armeano, kaj li vojaĝos al Anglujo. Ĉu vi permesas, ke li telefonu al vi?”

“Certe”, mi konsentis.

Do li telefonis, ni renkontiĝis, li batalis en Francujo, kaj li revenis al Usono. Ni skribis leteron post letero dum kelkaj jaroj kaj mi vizitis Usonon. Finfine ni geedziĝis, kaj mi venis loĝi en Baltimore, kie estis Esperanta grupeto. Tie mi renkontis amikinon, kaj la amikeco daŭris kvindek jarojn!

Do, mi certe diras: “Esperanto donis al mi edzon, du geinfanojn, plej bonan amikinon, kaj vivdaŭron plenan je intereso.”