Presita el Usona Esperantisto № 2010:5

Vortfarado per nekutimaj kombinoj de sufiksoj kaj gramatikaj finaĵoj

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-01

Jen inaŭguro de nova rubriko cele al progresantoj, danke al la laboro de junulo Steĉjo Cybulski. En 2008 li ekkomencis studi Esperanton en baznivela kurso, kaj jam ĉi-jare li fariĝis unu el la unuaj usonanoj kiuj sukcese trapasis la prestiĝan KER-ekzamenon je nivelo C1 – la plej alta nivelo je kiu oni povas ekzameniĝi. Pro lia rapida spertiĝo kaj freŝaj memoroj de laŭvojaj lern-defioj, mi esperas ke progresantoj trovos liajn konsilojn aparte utilaj.

Ekzistas tre multaj lerniloj por komencantoj de Esperanto, kaj ankaŭ por mezniveluloj la vojo al pli bona rego de la lingvo estas prilumata de multaj kursoj, libroj, kaj la helpo de pli spertaj esperantistoj. Tamen, por tiuj homoj kiuj jam povas esprimi sin pli malpli kontentige sed malgraŭ tio restas ekster la vicoj de la plej fluaj parolantoj, la vojo antaŭen estas malpli hela. Estas amaso da gramatikaĵoj kaj stilaj konsideroj kiuj treege gravas en kaj la parola kaj la skriba lingvo, sed kiujn oni malofte klarigas eksplicite. En tiu ĉi nova rubriko Efike, Gramatike, mi provos laŭ miaj kapabloj ĵeti iom da lumo al tiuj lingvaj iloj per kiuj oni povas atingi pli belan kaj esprimpovan uzon de nia lingvo. Mi neniel pretendas esti aŭtoritato; ankaŭ mi estas ordinara uzanto de Esperanto kiu daŭre lernas, sed ĝuste pro tio mi opinias ke miaj spertoj kaj eltrovoj eble helpos al aliuloj. Tute ne temos ĉi tie pri teoriaj disputoj aŭ harfendado. Male, mi celas igi la rubrikon loko kie vi trovos praktikajn, tuj uzeblajn konsilojn.

En mia unua artikolo, mi volas rimarkigi al vi esplorindan rimedon de la Esperanta sistemo de vortfarado: vortfarado per nekutimaj kombinoj de sufiksoj kaj gramatikaj finaĵoj. Antaŭ nelonge mi rimarkis ke multaj aŭtoroj kiujn mi admiras plene ekspluatas ĉi tiun rimedon, kaj kiam mi komencis uzi ĝin mi trovis ke mi povis esprimi miajn pensojn kaj sentojn pli facile. Kvankam principe oni povas uzi ĉiun sufikson kun ĉiu gramatika finaĵo, en la praktiko ne ĉiuj kombinoj estas egale utilaj. Mi do klarigos ĉi tie nur kelkajn kombinojn kiujn mi efektive uzas, sed kompreneble vi mem povos esplori la multajn aliajn eblojn.

Unue, ni konsideru la sufikson -ig. Ĉiu freŝbakita esperantisto scias ke ordinare oni faras per ĝi verbojn: el blanka, oni faras blankigi; el boli, boligi; el manĝi, manĝigi, ktp. Sed tre ofte, iu aĵo aŭ ago havas la econ, ke ĝi kaŭzas staton aŭ agon, kaj oni povas tion indiki per ig-adjektivo aŭ ig-adverbo. Ekzemple, se trafa solvo al iu problemo kontentigas vin, vi povas diri ke ĝi estas kontentiga solvo. Se iu preleganto parolas tiel malklare ke vi misaŭdas lin, vi povas diri ke li parolas misaŭdige. Per tiaj adjektivoj kaj adverboj, oni povas esprimi sin ege precize kaj koncize. Ankaŭ ig-substantivoj estas utilaj, kaj almenaŭ unu (kaj probable multaj aliaj) jam envenis en la ĉiutagan lingvon: UEA estas mallongigo de “Universala Esperanto-Asocio”. Tiaj substantivoj ofte uzindas ekzemple kiam oni volas pridiskuti ian ŝanĝon: la multekostigo de flugoj, la esperantigoelangligo de dokumento, ktp.

Nun ni pluiru al la sufikso -ec. Kutime oni faras per -ec substantivojn: grava fariĝas graveco, ruĝa fariĝas ruĝeco, mola fariĝas moleco, ktp. Ankaŭ ec-adjektivoj kaj ec-adverboj estas tamen eblaj. Se la kvalitoj de io karakterizas ion alian, ec-adjektivo aŭ ec-adverbo povus esti taŭga maniero tion priskribi: ŝtofo kiu similas al silko estas silkeca, kaj iu kies rido similas al tio de knabino ridas knabinece. Oni konsciu, ke tiaj vortoj ofte estas multsignifaj: japaneca viro povus esti iasence tipa viro el Japanujo, dum japaneca kanto probable estas kanto farita alilande laŭ unu el la stiloj de japanaj kantoj. Ĉiam indas esti certa, ke via celata senco estas klara. Ofte la kunteksto povas forigi dubon.

Finfine, ni iom okupiĝu pri la sufikso -ind. Per -ind oni plej ofte formas adjektivojn: se oni admiru ion, ĝi estas admirinda; se oni vizitu iun lokon, ĝi estas vizitinda, ktp. Cele al rapideco dum konversacioj aŭ plaĉaj ritmoj en prozo aŭ poezio, ind-verboj kiel ekzemple uzindas, farindas, kaj memorindas estas utilaj; ili uzeblas en la samaj situacioj kiel ind-adjektivoj, sed ebligas la forigon de du silaboj. Oni povas uzi -ind ankaŭ kiam oni volas diri ke iu ago esprimita per verbo meritas iun alian agon. Tion oni povas fari per ind-adverboj: Se iu dancas tiel bone, ke oni spektu tiun dancadon, ŝi dancas spektinde.

Kompreneble oni ne trouzu la specojn de vortoj kiujn mi priskribis ĉi tie. Se vi uzas multajn nekutimajn vortojn sen bona kialo fari tion, vi ĝenos viajn aŭskultantojn aŭ legantojn kaj estos pli malfacile komprenebla. Sed tamen, lerte uzate, ĉi tiaj vortoj ja povas doni iom da freŝeco kaj fleksebleco al via Esperanta esprimilaro. Agrablan vortfaradon!