Presita el Usona Esperantisto № 2026:1

Recenzo de Postcards, Translators, and Esperanto Pioneers

Lasta ĝisdatigo: 2026-03-18

Ĉi tiu libro celas esplori kiel ordinara esperantisto esperantumadis en la frua dudeka jarcento. Por tion fari, la aŭtoroj skizas analogion inter komunik-teknologioj kiel la poŝtkarto, kaj Esperanto – kaj demandas, kian rolon servis Esperanto por mondscivolema burĝo en 1910. Kial ordinara mezklasulo de unulingva lando volus lerni elpensitan lingvon? Mi malkaŝu: ĝuste tial, kial oni lernas Esperanton hodiaŭ.

Per liaj poŝtkartoj, la aŭtoroj subaŭskultas la konversaciojn de John Beveridge kaj liaj korespondantoj. Tiuj kartoj montras, kiel John avidis informon pri la ekstera mondo. Ni sekvas ankaŭ, kiel John enplektiĝis en la lokan movadon kaj eklaboris pri la granda projekto traduki la Novan Testamenton. En alia ĉapitro, la libro esploras la esperantumadon de la filino de Beveridge kaj aliaj virinaj E-pioniroj. Tiuj ĉapitroj plej interesis min, ĉar ili enhavis multe da detaloj pri Esperanto-historio. Por iu, kiu vere avidas ion ajn pri Esperanto-historio, tiuj ĉapitroj verŝajne meritas aĉeton de ĉi tiu libro.

Se mi rajtas kritiki, la libro indas je iom da redaktado. La aŭtoroj ŝajne “ŝatas la sonon de siaj propraj voĉoj” kaj tio ĝenas foje. Ili emas uzi malsimplajn analogajn struktorojn pri bagateloj aŭ diri “ne nur tio, sed tio” kiam ne necesas. Kaj kelkfoje ili forgesas, ke io menciiĝis en la ĵus pasinta ĉapitro kaj ili labore ripetas ideon kiu apenaŭ menciindis la unuan fojon. Se vi legus nur ĉapitrojn 2, 3 kaj 4, vi maltrafus malmulte.

Se vi nur scivolas, ĉu la libro juste traktas Esperanton, estu kontenta, ke la aŭtoroj ŝajne bone scias multon pri nia afero kaj agrable reprezentas la lingvon.