Presita el Usona Esperantisto № 2026:1

Kanada Lumo 2025:3-4

Lasta ĝisdatigo: 2026-03-21

Jen la plej nova numero de Lumo, kaj la lasta sub mia redaktado (la torĉon transprenos nia kara amiko kaj samurbano, Garry Evans, aka kiel “s-ro Mann” de la teatraĵo “1910”). Tiu ĉi numero estas aparte bunta! Atendas vin profunda esploro de la temo Esperanto kaj kinoarto. Mi dediĉis ĝin al tiu temo pro la apero de nova kanada profesia filmo en Esperanto, “Himalia” — projekto, en kiu partoprenis multaj anoj de Esperanto-Societo Kebekia kaj kies rezulto estas absolute brila (eŭropanoj, atentu! Vi povas spekti ekde la 7-a de januaro rete en la kanalo Arte.tv - diskonigu)! Vi legos plurajn artikolojn pri la granda evento de la jaro — la Dulanda Kongreso. Kiel ĉiam atendas vin pluraj aliaj artikoloj kaj literaturaj kontribuoj.

La redakcio de Usona Esperantisto sendas al Ĵenja siajn bondezirojn kaj dankojn pro ŝiaj ses jaroj da elstara laboro kaj pro la afabla kunlaborado inter niaj revuoj! Krome ni varme bonvenigas Garry, kiu prenas la stafeton.