Presita el Usona Esperantisto № 2026:1
Rezultoj de aŭtuna membro-enketo
Per nia nova retejo por membroj de E-USA — Springly — en aŭtuno 2025 ni invitis respondojn al pluraj demandoj. Entute 92 membroj respondis, el 388 kiuj povintus fari.
Dankon al ĉiuj, kiuj pasigis kelkajn minutojn por plibonigi nian organizaĵon! Plenaj rezultoj aperos en nia jarraporto por 2026, disdonota ĉe nia kongreso ĉi-somere. Tamen, jen mallonga resumo de la rezultoj.
Ĝenerale, estis aprobo por la bulteno Usona Esperantisto. La plej utilaj rubrikoj estis tiuj pri okazontaj eventoj, agadoj ĉe lokaj kluboj, kaj pri gramatiko. Ĉiuj rubrikoj ricevis pli da subtenantoj ol malsubtenantoj. El la respondintoj, la plejparto preferis la presitan, paperan, version de la bulteno.
Pri landaj kongresoj, multaj ne esprimis postulojn. Sed inter tiuj kiuj respondis, gravis malmultekostaj loĝado kaj vojaĝado. Cetere, havi NASK-on en la sama loko estis alloge.
La retmesaĝoj kiujn ni ricevas de la Centra Oficejo kutime estas dulingvaj, kaj tio plaĉis al la plejmulto de la respondintoj.
Pri nia nova retbutiko, la plej populara peto estis pli da origine esperantlingvaj verkoj.
Pri komunikado inter membroj, se ni esperis trovi klaregan vojon, ni seniluziiĝis. Kelkaj preferis nian Discord-kanalon, sed la sama kvanto preferis nian Telegram-grupon, Amikoj de E-USA. En la komentoj, respondintoj proponis 11 aliajn sociajn retojn.
Denove, dankon al ĉiuj, kiuj plenumis la formularon. En nia jarraporto pli da detaloj estos pritraktataj. Ĝis tiam!
Notu: Se vi estas membro ĉi-jara kaj vi ne rimarkas ke la Centra Oficejo fojfoje sendas retmesaĝojn, bonvolu certigi ke via spamujo ne enhavas mesaĝojn de E-USA (app@emails-springly.org).