Presita el Usona Esperantisto № 2025:4 - “Feliĉan festosezonon al ĉiuj”

Tempovojaĝado

Lasta ĝisdatigo: 2025-12-09
[figure]

“Ne eblas ŝanĝi la pasintecon. Mi devas elporti la vivon, kiel ĝi estas. Kaj dank’ al vi” — ŝi ekrigardas la terapiiston sidantan kontraŭe — “mi konscias, kiel fuŝa ĝi estas.”

“Vi travivis multon.” La frazo portas la pezon de ĉio, pri kio ili jam parolis.

“Mi vojaĝus reen en tempo por ripari aferojn sed verŝajne tretus vermon kaj kaŭzus amasan formorton. Krome, ne eblas tempovojaĝi.”

“Ja eblas,” li diras. “Ĉiuj tempovojaĝas.” Kiel kutime, lia esprimo rivelas nenion sed aludas multon.

Survoje hejmen, ŝi haltas laŭ kaprico ĉe bestorifuĝejo, kiun ŝi preterveturas semajne. Hodiaŭ fariĝos hieraŭ: eble morgaŭ ŝi estos akirinta katon.