Presita el Usona Esperantisto № 2025:4 - “Feliĉan festosezonon al ĉiuj”
Revelacio
Ĉiuj taksis ŝin tro fantaziema. Kompreneble, neniu povas antaŭvidi la estontecon! Sed Karlinjo ja povis. Kaj pro tio, ŝi ofte suferis ŝercojn kaj mokadon.
Veturante hejmen de skiada ferio, Karlinjon kaj ŝian familion trafis furioza neĝoŝtormo. La monta vojo fariĝis glitiga, kaj ĉio ekstera malaperis pro kirla vento kaj grandaj neĝeroj.
“Mi timas,” ploris ŝia juna frateto.
“Ne maltrankviliĝu,” diris la patro, stirante la aŭton. “Se ni estus mortontaj, Karlinjo dirus al ni.”
Karlinjo serĉis revelacion, kaj vidante nur malplenon, ŝi paliĝis. “Mi vidas nigran nenion,” ŝi avertis.
“Ho! Post tiom da tempo, nun viaj kapabloj misfunkcias!” ridis ŝia patro.