Presita el Usona Esperantisto № 2025:3
Solvoj
![[figure]](solvoj.png)
La robotabeloj estis teknikaj mirindaĵoj, senlace flugantaj de floro al floro. Homoj atendis abundan rikolton malgraŭ la malapero de insektoj. Ĉio ŝajnis en ordo … ĝis aŭdiĝis tondro, kaj ekfalis pluvo. La etaj maŝinoj, bone faritaj sed ne por laboro en pluvo, misfunkciis pro kurtaj cirkvitoj. Plantoj staris silente en la kampoj, atendante polenadon neniam venontan. Tiam la homoj eksciis, ke ne ĉiuj problemoj estas teknologie solveblaj.
Eble vi taksas la rakonton stulta. Homoj sufiĉe inteligentaj por konstrui artefaritajn abelojn estus sufiĉe inteligentaj por antaŭvidi pluvon, ĉu ne? Sed se ili vere estus inteligentaj, ili ne estus detruintaj la medion.