Presita el Usona Esperantisto № 2025:3

La elmigrintoj

Lasta ĝisdatigo: 2025-09-11

Enprozigo de la poemo “La elmigrintoj” de Clarence Bicknell.

[figure]

Kiam tutnova edzo forlasis, plena je espero, la gepatran landon, lin akompanis varme loga vento de somero. “En la tutnova lando,” li pensis, “mi trovos riĉon. Kaj post la alveno via,” li diris al sia juna edzino, “la feliĉon.”

Post semajnoj, en letero, li lakone skribis: “Kruda lando, penaj provoj. Sed …” li aldonis, “… mi jam laboras. Mi trafos celon. Rapidu: portu al mi vian belon.” Post longa pripensado kaj malfacilaĵoj, ŝi finfine decidis sekvi lin en la novan landon. La planado estis longa; la forlaso malcerta. La vojaĝo danĝera. Ili finfine rekuniĝis. Bele estis vidi lin denove. Sur foto tombeja.