Presita el Usona Esperantisto № 2025:3
Kiam en Romo
![[figure]](spegulo.jpeg)
Por plej profite vojaĝi, spertu kiel denaskulo. Akiru frazlibron. Manĝu lokajn specialaĵojn. Vestu sin indiĝene.
Tial Adamo mendis vestaĵojn. Li nun surmetas novan ĉemizon, sed ĝi ne bone konvenas. Unue konfuzite, li baldaŭ ridas pro sia stulteco kaj rigardas bildon: Li frue petis, ke AI-bildgeneratoro kreu, kiel stilgvidilon, realisman foton de elegantulo. Li studas ĝin: belulo portanta ĉemizon kiel la lian, memfide rigardanta foren. Adamo tiel pozas kaj, farante neprajn ŝanĝojn, alĝustigas sin al la ĉemizo. Poste li drapiras kravaton ĉirkaŭ la kolon kaj rigardas enspegule dum li ligas ĝin per siaj novaj, sesfingraj manoj — ĝuste kiel en la bildo.