Presita el Usona Esperantisto № 2025:3
La danĝera lingvo
![[figure]](kovrilo.jpg)
“Lingvo estas dialekto kun armeo kaj floto”, kiel popularigis la jidolingvisto Max Weinreich, kaj Esperanto, idiomo de paco kaj humanismo, estas de tio maksimume for. Kial do Esperanto estis foje traktata kvazaŭ la plej danĝera lingvo?
Tion malkovras tiu ĉi libro de germana historiisto Ulrich Lins. La nuran ideon, ke Esperanto estis iam ajn la objekto de persekutado, oni traktas kiel tabuon. Certe — oni supozas — esperantistoj troviĝis hazarde inter la viktimoj de la Holokaŭsto en Nazia Germanujo, kaj de la Granda Purigo en Soveta Unio. Kaj certe, en esceptaj okazoj, famaj esperantistoj estis ĉasitaj pro ilia konateco; estas fakto sufiĉe vaste konata, ke ĉiuj gefiloj Zamenhof estis ekzekutitaj de la nazioj, (p.110) kaj ke Hitler mem abomenis Esperanton kiel judan lingvon. (85) Sed pro evidenta ligo al judoj kaj al internaciismo, oni emas konkludi, ke ajna subpremiĝo de esperantistoj esence apartenas nur al pli vasta subpremiĝo de judoj aŭ de suspektataj spionoj. Pro tio oni hontas nomi esperantistojn “persekutitaj”, kvazaŭ pretendo.
La historio tamen diras, ke neniam estis escepto, sed intenca artifiko, per kiu aŭtoritatuloj sisteme kaj kviete subpremis Esperanton. Tion la nazioj dokumentis surprize bone; jam en 1935, la Ministerio pri Propagando, estrata de Paul Joeseph Goebbels, skribis en letero responde al konsilo malpermesi esperantajn organiziĝojn: “Inter la milionoj da adeptoj de Esperanto en eksterlando certe troviĝas tre granda nombro, kiu estas nepolitika kaj vidas nur la idean flankon de la strebadoj de Esperanto. Pro agado iliaopinie tute sendanĝera, kia ja estas la lernado de nova lingvo, ĉiuj ĉi homoj ricevos la impreson, ke en Germanujo eĉ tiaj asocioj estas persekutataj.” Per tio ĝi konkludis ne, ke la esperantaj asocioj fakte estu permesitaj kiel sendanĝeraj, sed ke la ŝtato nerekte “strebu al ilia — ‘per iom da premo facile atingebla’ — libervola dissolviĝo”. (99)
Kaj en Sovetunio neniam venis publikaj, oficialaj atakoj kontraŭ Esperanto en la amaskomunikiloj; (233) tial dum funkciuloj de la Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU) ekestis malaperigitaj, “ĉiu pensis: ho, eble li faris iun mispaŝon”. Eĉ kiam oni komencis suspekti, “ke okazis io maljusta”, oni ankoraŭ ne kulpigis Esperanton — devis esti vualitaj “kontraŭsovetiaj elementoj”. (238) Dume, tiuj malaperigitoj aŭdis pli-malpli la saman akuzon: “Vi estas aktiva membro de internacia spiona organizaĵo, kiu sin kaŝis sur la teritorio de USSR sub la nomo de Sovetrespublikara Esperantista Unio.” (239)
Prave, tio falas sub la ombrelo de “suspektataj spionoj”, sed pro kio la tuta SEU estis suspektata? Ĉu ĝiaj estroj komplotis kontraŭ la reĝimo? Ĉu ĝiaj membroj subtenis malamikojn de la ŝtato?
Nu, la sovetia esperantistaro okupis sin pri efektive du aferoj, ofte samtempe: propagandi por komunismo, kaj korespondi kun eksterlandanoj. Korespondado fakte konsistigis la ekzistokialon de la Esperanto-movado en Sovetunio, ĉar tiel, sen rajto vojaĝi eksteren, oni ankoraŭ povis “kontribu[i] al la tutmonda solidareco de la laboristoj”, (255) sen kio la lingvo estus apenaŭ praktikinda. Komence, en la dudekaj jaroj, tia korespondado estis granda sukceso por la movado, kaj enlande kaj eksterlande; laŭ unu raporto, Esperanto fariĝis la kvara plej instruata lingvo en sovetiaj lernejoj post la angla, la germana kaj la franca, (163) dum la Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), sub “unueca fronto” kun SEU, kreskis de 1064 membroj al 6500 inter la jaroj 1922 kaj 1929. (146)
La korespondoj tamen baldaŭ venigis krizostaton. “La idealo estis, ke la okcidentaj kamaradoj raportu pri la revolucia batalo en sia lando kaj ke iliaj sovetiaj korespondantoj rakontu pri la postrevoluciaj atingoj de Soveta Unio — ke do la interŝanĝo de leteroj servu al reciproka stimulado persisti en la komuna lukto por liberigo de la proletaro.” (256) Tamen, per leteroj tro sinceraj oni ĝenis la entuziasmon de eksterlandanoj pri socialismo, kaj seniluziis sovetianojn pri la “baldaŭ kolapsonta” kapitalismo; unu konkludis, ke “francaj laboristoj vivas en kvazaŭ paradiza lando”. (260) Multaj okcidentanoj skribis al SEU por konfirmi la onidirojn pri malriĉeco, malsato kaj mallibereco, pro kio ĝi plurfoje admonis siajn membrojn pri “mensogaj sciigoj” kaj “misinformado”. (166)
Post nelonge aperis suspektoj, ke la korespondadon ekspluatis “malamikoj de l’ laborista klaso” por saboti la socialismon, (168) kaj tion aŭtoritatuloj sendube traktis kiel pravigon por subpremado. Tamen la ordinaraj membroj vere nur aŭ priskribis la realaĵojn (kiel ajn mizere), (262) aŭ defendis sian ideologion (kiel ajn akre), (266) aŭ skribis simple “pri ĝeneralaj, ĉiutagaj aferoj”, evitante “ĉiun enmikson da politiko en niaj leteroj”. (272) Por sia parto, SEU faris ĉian paŝon por konformigi sin al la reĝimo, inkluzive per konstantaj direktado kaj riproĉado al sia membraro, kaj per lanĉo de nova programo “kolektiva korespondado”, en kiu leteroj estis neniam privataj, sed makleritaj de SEU kaj publikigitaj en ĝiaj gazetoj. (167)
Ĉio ĉi estis nesufiĉa por ŝirmi sin kontraŭ kondamno. Enfine centoj da esperantistoj estis cele arestitaj, kelkdek pafmortigitaj. Laŭ unu takso, ĝis kvinmil e-istoj pereis en gulago. (239) La solaj, kiujn ŝparis la ŝtato, estis tiuj, kiuj jam forlasis Esperanton, ĉu pro enuo, ĉu pro aŭguro de danĝero. (240)
Laŭ interna dokumento, en la Granda Purigo suspektatoj estis grupigitaj jene: (1) kontraŭsovetiaj elementoj; (2) aktivaj membroj de eklezio; (3) membroj de religia sekto; (4) ribeluloj (aktivistoj); (5) civitanoj kun kontaktoj al eksterlando. Kredeble esperantistoj apartenis al la ĉi-lasta grupo; sed mirige, esperantistojn la ŝtato aparte nomis kiel membrojn de tiu grupo, same kiel poŝtmark-kolektistojn, aldone al la civitanoj, kiuj havis parencojn, amikojn aŭ vivsperton en eksterlando. (242)
Ankaŭ la tiama Germana Esperanto-Asocio (GEA) ne povis malhelpi sian persekutiĝon, malgraŭ sia daŭra komplezado al la Nazia Partio: rezignante sian neŭtralpolitikan statuton; (91) uzante Esperanton por nacisocialisma propagando; (92) kaj elpelante siajn judajn membrojn. (95) Iliaj penoj estis tiel vanaj, ke unu nazia studenta artikolo mokis tion, “ke la Germana Esperanto-Asocio estas tiel naiva kredi, ke ĝi per sia internaciisma artefarita lingvo povas ĉe la jud-marksisme influitaj laboristoj de fremdaj ŝtatoj propagandi por nacieca ideo, kia estas la nacisocialismo”. (100)
Post iu grado, ne plu eblas divorcigi Esperanton de la motivoj de persekutado, ĉar Esperanto fakte estas pli ol nura lingvo. Kvankam la E-movado estis ĉiam neprecize difinita, Esperanto kiel artefarita lingvo dekomence reprezentas iujn idealojn: interpopola komunikado, libervola asociiĝo, kaj disa informado — aferoj nekongruaj kun aŭtokratio. Tio eĉ ne aludas ĝian “internan ideon”, kies principojn de pacemo, interfrateco kaj humanismo klare rifuzas tia reĝimo; nur la bazajn idealojn, sen kiuj ĝi perdus sian ekzistokialon. Kiel konstatas Lins, en Sovetunio “la problemo ne estas misuzo de korespondado, sed la korespondado en si mem”. (273)
Tamen eĉ nura lingvo motivis subpremon. La nazioj protestis ĉiun lingvon, kiu minacis la “purismon” de la germana, (81) kaj ilin aparte insultis influo de Esperanto kiel “senanima kreaĵo”. (84) Ĉiuokaze neniu komunikilo rajtis konkuri kun la postulo de Hitler, ke negermanoj “neniel estu permesita pli alta eduko […] ol maksimume la signifo de la trafikaj indikiloj”. (108) Simile, la sorto de Esperanto en Sovetunio koincidis kun la stalinisma tendenco sufoki ĉiujn naciajn lingvojn favore al la rusa — la “venkinta” lingvo — malgraŭ multjara insistado de Stalin kontraŭ “grandrusa” altrudo. (287) Indas substreki la sisteman forpuŝon de iuj ajn lingvoj kiel malbonan aŭguron.
Iusence pli obstina estas lingvo, kies parolantaro ĝin ne heredis sed mem elektis. La persiston de Esperanto nepre helpis ĝia diasporeco, kun ĝermoj en ĉiu lando. Sed mi rimarkas kun domaĝo, ke ĝi ne vere refloris ĝis, kiel multaj tiam atendis, “de supre ven[is] permeso” — kion oni eĉ tiutempe mallaŭdis kiel senkuraĝa: “ne atendu, sed agu por paco”. (307) Necesas konsideri: Kion vi farus, se vi estus parolanto de danĝera lingvo?
La granda ironio estas, ke kiam Stasi — la Ministerio pri Ŝtata Sekureco en Orienta Germanujo — komisiis en la okdekaj jaroj esploron pri la esperantista junularo tie, ĝi konstatis nur ĝian sendanĝerecon. Rezultis 200-paĝa raporto tiel senfrukta, ke la spiono prilaborinta ĝin demisiis pro frustriĝo. Pri Esperanto almenaŭ ses aliaj spionoj “infektiĝis de ĝia ĉarmo kaj tial iĝis ne plu utilaj por la reĝimo”. (322) Verdire Esperanto estis neniam pli danĝera al potenculoj ol al siaj parolantoj mem.
Lins, Ulrich. La danĝera lingvo - Nova, reviziita eldono. 375 paĝoj. Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 2016. ISBN 978-92-9017-128-7. Ĉe UEA-katalogo (nehavebla).