Presita el Usona Esperantisto № 2025:3 - “Internacie, interamike”

Asocio Nova Familio: Orfejo Klara Zamenhof en Goma

Lasta ĝisdatigo: 2025-10-05

Kara leganto de Usona Esperantisto,

Asocio Nova Familio kaj ĝia Orfejo Klara Zamenhof tre ege bezonas nian subtenon, eĉ pli nun pro la milito en Goma en la Demokratia Respubliko Kongo. Bedaŭrinde, apenaŭ iuj ajn usonanoj regule donacas al ANF, kaj mi ne scias kial pli da homoj ne decidis helpi.

Eble oni ne scias pri ANF. Mi esperas ke tiu ĉi rekta peto de Betti Maul, kun informo pri tio, kiom granda estas la bezono, helpos vin decidi agi kiel patrono, ke orfo iru al lernejo.

Se vi povos subteni orfon en Goma, aŭ se vi havas demandojn, kontaktu min. Ĉar mi jam agas kiel donacpetanto por ESF, mia rolo por ANF estas nur ricevi kaj plusendi aliajn mondonacojn kun la miaj, kaj meti homojn en kontakton kun respondeculoj pri ANF. Ni ne povas meti iliajn nomojn nek kontaktinformojn en la bultenon nun pro la danĝeraj kondiĉoj en Goma. Estas malfacile trovi manierojn sendi monon al Afriko, kaj estas eĉ pli malfacile sendi monon al Goma en la DRK! Sed mi ĉiam sukcesas malkovri novan manieron sendi la monon.

Betti Maul delonge rolas kiel monpetanto por ANF en Germanujo. Ni serĉas la homon, kiu povos tion organizi por Usono.

Elkore,

Chuck Mays

[figure]

Unu el la lokoj en kiuj esperantistoj plej multnombras, estas en milito. Orienta Kongolando, pro historiaj vundoj kaj naturaj resursoj estas centro de ŝajne senfina malpaco. Koltano, oro, kaj aliaj konfliktmineraloj estas pribatalataj kaj tio ĉefe okazas en Goma.

La ideo de Esperanto, lukti por monda paco kaj homa interkompreno estas profunde alloga por homoj ĉie en la mondo. Estas rimarkinde, ke ideo, kiu naskiĝis en la kapo de unu homo, trovas sekvantojn same en Nepalo, Novjorko, kaj Kongolando, kun vasta malsameco inter socia tavolo, eduknivelo, kaj deveno de la homoj, kiuj parolas ĝin. En la okcidenta mondo, Esperanto eble estas simpla ŝatokupo por multaj, maniero por ekkoni interesajn homojn; kaj en Kongolando same lernas ĝin tiuj homoj, kiuj scivolemas pri la mondo.

Tamen, ili verŝajne lernis Esperanton ankaŭ pro alia forta deziro: Laŭ statistiko de DKEJO (Demokratia Kongolanda Esperanta Junulara Organizo), 75% de junaj kongolandaj esperantistoj loĝas en urboj tuŝitaj de milito. Por ili, paco havas apartan signifon. Multaj el ili fuĝis al la granda urbo Goma, kiu estas trafata de ondoj de milito ekde pli ol 30 jaroj kaj nun estas sub la administrado de ribeluloj. Oficiale la batalo estas pri la historio de la ruanda genocido, sed malantaŭ la kurteno resursoj kiel oro kaj koltano determinas la konflikton. Koltano estas grava mineralo por ebligi verdajn teknologiojn; ĝi troviĝas en komputiloj, telefonoj, kameraoj, kaj elektraj aŭtoj. Oni povas vidi tian riĉecon tamen plejparte nur trans la landlimo en Ruando.

En Goma, tuj trans la landlimo, la situacio estas alia — ĉi tie militistoj ĉirkaŭis longe kaj kaptis antaŭ iom da tempo la tutan urbon, kaj minacas la popolon diktatorece. Muzikisto, kiu verkis kantojn kontraŭ la militistoj, estis murdita, infanoj estas kidnapataj por iĝi militistoj, kaj virinoj kaj infanoj aparte riskas esti perfortataj dum ĉi tiu tempo. Krome, ekde nelonge, la nova administracio ekpostulas impostojn de ĉiu ajn: laŭ raporto de lokano, ĉiu butiko, ŝuisto, meblofaristo, panisto, fotostudio kaj vendisto devas pagi. Malfido kaj nekompreno inter la homoj kreskas, samkiel la ŝuldoj de ĉiuj. Por multaj homoj, la ĉiutaga vivo iĝis simpla defio, kiel trovi monon por aĉeti farunon por ne malsati, specife por orfoj, kiuj ne plu havas familion por subteni ilin.

Malgraŭ ĉio, estas meze de tiu mizero ankaŭ veraj bonkoruloj. Familioj kun dek personoj, kiuj decidas preni unu infanon pli por permesi al orfo loĝi sub tegmento. Estas esperantistoj kiuj fervore verkas kantojn kaj instruas la lingvon pro forta kredo je paco kaj pli bona mondo. Sinjoro E… estis unu el tiuj fervoraj esperantistoj, kiam li rimarkis, ke pli kaj pli da georfoj volas partopreni en la kursoj. Tial, li kun aliaj entreprenis projekton por pli bone prizorgi tiujn infanojn kaj kreiĝis de tio organizaĵo nomita “Asocio Nova Familio” (ANF). En la granda kaoso kaj ĉeesto de timo, kiu regas en la regiono, tio, kion oni atingas por tiuj infanoj, havas des pli da bona efiko sur la socion, ĉar la sufero kiun la infanoj evitas, ili ne pludonos, sed la espero kiun ili spertas, ili pludonos. La minimuma nivelo de homa digno kiun oni provizas al ili jam havas pozitivan efikon por la estonteco, sed la fakto ke eĉ kelkaj el ili povu iri al lernejo ebligos rompi la ciklon de malriĉeco kaj malpaco. Disdonado de vestaĵoj, lernomaterialoj, sapo, kaj manĝaĵoj al homoj kiuj vere bezonas tion povas fakte ŝanĝi la mondon iomete, danke al la donacoj kiujn la infanoj ricevas de esperantistoj kiel vi, de ĉirkaŭ la mondo.

Dum la 7-a de Junio okazis ekzemple, dum eta germana renkontiĝo, donackurado #KuriPorKONGO, kiu subtenas la agadon de s-ro E… kaj de la infanoj. Ili sukcesis kolekti monon por sendi unu infanon al lernejo dum unu jaro, do ĉirkaŭ 350 $, kaj eĉ restis iom da mono por aliaj infanoj. Tio estas bona ekzemplo, ke eĉ dum malgranda renkontiĝo, se ĉiu kontribuas laŭ sia kapablo, oni povas multe helpi aliajn. Do ni petas vin, laŭ via kapablo, helpi al orfo en Goma kaj iĝi patrono de infano, kiu ne plu havas gepatrojn.

[figure]

Kaj se vi legis la artikolon ĝis ĉi tie, la aktivuloj de la Asocio Nova Familio sincere dankas al vi! Kune ni uzu Esperanton por ĝia kerna celo: por krei pacon!

Por ekscii pli pri la agado de ANF, kaj la bezonoj de la infanoj, vi povas rigardi bildpresentaĵon kun multaj fotoj ĉi tie.

Por fari donacojn al ANF vi povas turni vin al s-ro Chuck Mays. Kontaktu lin ĉe Charles.o.mays@gmail.com – li plusendos donacojn al ANF.

Grandan antaŭdankon pro via helpo!

Nome de la Asocio Nova Familio,

Betti Maul, sekretariino

Karaj samideanoj,

Post kiam la redakcio ricevis tiun ĉi leteron de Betti Maul, mi individue starigis kontakton kun sinjoro E…, kaj intertempe povis ricevi pliajn informojn de li pri ANF, kiuj rilatas aparte al la klopodoj enskribi infanojn por la nuna lernojaro. ANF prizorgas ĉi jare 215 infanojn, kun la prioritatoj ke la infanoj manĝu, estu sanaj, kaj ricevu bonan edukadon. Neniam ĝis nun eblis atingi ĉiujn celojn — kaj la organizo arigas al si ŝuldojn dum ili provas sendi laŭeble multajn infanojn al la lernejo dum la jaroj. Ekde 2022, la organizo sukcesis regule malpliigi siajn ŝuldojn pri la lernejaj kostoj, sed ĉi-jare pro pli granda financa premo kiun Betti priskribis, la ŝuldoj denove kreskis. Kvankam la lernejaj ŝuldoj malhelpas ke la infanoj entute enskribiĝu, tiuj ŝuldoj notende falis, kiam multaj infanoj bedaŭrinde estis forpelitaj el la lernejo pro nepagipovo — Tamen por ke kelkaj infanoj trapasu siajn ekzamenojn restas 2 800 $ pagendaj.

La infanoj kiuj ne sendiĝos al la lernejo facile iĝos stratinfanoj. ANF ankoraŭ ne havas sufiĉan monon por manĝigi kaj dormigi la infanojn. Iuj infanoj malsaniĝas pro malpura akvo, manko da nutreroj, eĉ malsekuraj kondiĉoj. En siaj gastfamilioj, iuj infanoj dormas en hundodomo aŭ kokinodomo kaj kelkaj eĉ veneniĝis de serpento dum ili dormis. Pli ol deko nun loĝas kun organizanto pro manko de sufiĉa subteno. Jam forpasas la komenca monato de la lernojaro en Goma, kaj la organizantoj de ANF ne scias, kiom multe pli de la lernojaro pasos antaŭ ol ili ricevos sufiĉan financan subtenon por enskribi eĉ iujn el la infanoj. Dum la semajnfinoj ANF okazigas Esperanto-lecionojn, sed la infanoj ĉeestu la lernejon regule por havi sukcesan vivon.

Por plenumi ĉiujn bezonojn, certe pli grandaj sponsoroj bezonatas — firmaoj kaj fondaĵoj (eĉ ne-esperantaj). Ĉu iuj el vi, karaj legantoj, havas kontaktojn en via vivo kun organizaĵo, fondaĵo, firmao, aŭ preĝejo kiu povus fari signifoplenan kontribuon al la plibonigo de la vivo de georfoj kiuj travivas la militon en Goma?

Intertempe, ni ĉiuj povu pensi, pri kio fareblas je individua, familia, aŭ kluba skalo. Mi kun miaj gepatroj decidis kune agi kiel patrona familio por sendi unu infanon al la lernejo ĉi jare. Ĉu vi kun viaj familianoj povus fari same? Kio pri via E-klubo — ĉu ĝi povus kune financi kelkajn infanojn regule, ke tiuj restu en la lernejo, ne spertu la danĝerojn de strat-vivo, havu pli bonan vivon, kaj kontribuu al pli bona estonto por la socio ĉirkaŭ si?

Ĉu Usona Esperantisto havas legantojn kiuj povus trejni E-klubojn pri monkolektado por tia ĉi kaj aliaj indaj bonfar-oportunoj? Certe estus valora lerto por ĉiu klubo, scipovi monkolekti por projektoj laŭ si sponsorindaj en kaj ekster Esperantujo.

Kiom kostas por sendi infanon al la lernejo, dependas de la aĝo de la infano.

  • Ĉe la bazlernejo, kostas po 130 $ en jaro por infano.
  • Ĉe la mezlernejo, kostas po 275 $.
  • Ĉe la universitato, kostas po 600 $.

Ankaŭ pri la aĉeto de lernomaterialoj, tio dependas de la aĝo kaj nivelo.

  • Ĉe la bazlernejo unu kompleto por jaro = 45 $ (sako, kajeroj, krajonoj, ŝuoj, uniformo aŭ lerneja vestaĵo ktp).
  • Ĉe la mezlernejo = 50 $ (kiel supre).
  • Ĉe la universitato = 30 $ (sako, ŝuoj, paperoj).

En Kongo, la registaro pagas neniun parton de la edukado, la gepatroj devas pagi tion, kio lasas georfojn dependaj je la bonfaro da aliaj. Krome, tie universitato ne temas pri aldona opcio, sed deviga parto de la edukado. Manko de universitata edukiĝo ne disigas tiel nomatajn “blank-kolumnajn” dungitojn de “blu-kolumnaj” dungitoj, sed simple distingas dungitojn de senlaboruloj.

Alena Adler