Presita el Usona Esperantisto № 2025:3 - “Internacie, interamike”

Juna Instruisto de la Jaro

Lasta ĝisdatigo: 2025-10-05

Alekso Miller ricevis Honoran Atestilon de ILEI en la konkurso Juna Instruisto de la Jaro! La ĵurianoj aljuĝis premiojn en la konkurso rilate al reguleco en Esperanto-instruado, aktivaj instrumetodoj, novigaj aliroj al instruado, historia kaj kultura konigado de Esperanto, internacia kunlaborado, kreemo de instrumaterialoj, kaj longdaŭraj pozitivaj rezultoj. Gratulon al li!