Presita el Usona Esperantisto № 2025:3
Centvorte nun haveblas
La nova libro Centvorte, anoncita kaj recenzita en la antaŭa numero de UE, nun haveblas! Ĝi estas aĉetebla de Amazon. Sekvas plua, konciza recenzo de Preston Firestone, kiun la redakcio ricevis post la kongreso en Toronto, kie debutis kaj tuj elĉerpiĝis la libro.
![[figure]](centvorte.png)
Centvorte, verkita de Jorge Rafael “Rafa” Nogueras kaj eldonita de Mondial, estas la unua libro de la ĵus elektita akademiano, kaj konsistas el cent centvortaj mikronoveloj, aldone al diverse longaj noveloj jam eldonitaj sed kiuj kolektiĝas por la unua fojo en tiu ĉi novelaro.
Rafa lerte kaj bonguste stiras la lingvon, kaj la noveloj mem estas precize formitaj kvazaŭ gemoj. Strukture, kaj la noveloj kaj la mikronoveloj intrigas glate kaj bonproporcie. Skribadi mikronovelojn limigitajn de netuŝebla ĉirkaŭlimo, ke ĉiu mikronovelo ampleksu ekzakte cent vortojn, kreskigis kaj kultivis en la verkinto la emon al precizo kaj koncizo. Ĉiuj vortoj kaj frazoj akordas unu kun la aliaj por krei tekstojn sen superfluaĵoj.
Temojn de kreskado, perdita infaneco, kaj griziĝo de la ĉiutaga vivo plektis Rafa tra la paĝojn de la novelaro. La intrigoj gracie elturniĝas per gimnastikaj surprizoj, kiujn relegado montras antaŭe semitaj subtile ekde la komenco mem de la rakonto. Enŝlositaj korpoj, post-bombaj kaŝejoj, ferocaj gentomurdoj, kaj kadukaj menskapabloj miksiĝas kun ĉie reganta melankolio, kies plej plena esprimo estas la glimoj de ĝojo, sindono, kaj amo kiuj amarsukere fulmetas ĉe la pintoj de la rakontoj.
La libro mem fortikas: malgraŭ tio, ke ĉi tiu recenzanto likigis akvon sur la libron, ĝi neniel cedis nek disfalis. La kovrilon ornamas arto de Ana Lobo Carvalho, kies bildojn la legonto ankaŭ trovos dissemitaj inter la paĝoj de la libro, ĉarme ilustrantajn plurajn el la noveloj.
Mi bonkore konsilas tiun ĉi libron al tiuj, kiujn interesas fikcio, kiu trafas la veron per ŝercoj, kaj kies scivolemon spronas tio, kio estas stranga, malcerta, aŭ eksterkutime: jen plezuregiga legaĵo por vi.
Nogueras, Jorge Rafael. Centvorte. 196 paĝoj. Mondial, Nov-Jorko, 2025. ISBN 978-15-9569-507-9.