Presita el Usona Esperantisto № 2025:3 - “Internacie, interamike”
Stela atingo en nia firmamento
La tre aprezata kontribuanto al la Dulanda Kongreso en Toronto Stela Besenyei-Merger, Esperantisto de la Jaro por 2024, ricevis ankaŭ eksterordinaran movadan premion, donitan “pro ŝiaj originalaj, inspiritaj kaj plurflankaj kontribuoj al la organiza kaj kultura vivo de la Eo-movado.” La Premio Maertens fondiĝis en 2024 por honori Grégoire Maertens, eksa prezidanto de UEA, je lia centjariĝo, kaj aljuĝiĝis unue al Stela, la 1-an de Januaro, 2025, la 101-an naskiĝdatrevenon de Maertens, honora membro de UEA. La premio aljuĝiĝas ne nur pro jamaj kontribuoj al la movado, sed aparte pro la estontaj atingoj kiujn oni antaŭvidas de la premiito. Stela, denaska parolanto, en 2011 komencis sian regulan Esperanto-blogon, Stela Ĉiam Nur Kritikas, kiu plu aktivas. Jam antaŭ tiam Stela multe laboris kontribue al la organizado de diversaj E-aranĝoj, kaj de 2017 ŝi konsilas kaj trejnas E-organizantojn per sia podkast-serio La Bona Renkontiĝo. En 2021, ŝi lanĉis la interretan komunumon Bobelarto, kiu kuraĝigas kaj subtenas verkadon kaj legadon de esperanta literaturo. Ŝi okupiĝas freŝdate pri la feminisma podkasto Radikala Tenero, kaj pri sia nova blogo Stela Havas Opinion Pri La Mondo. Se ankaŭ vi, kiel la aljuĝantoj de la Premio Maertens, atendas de Stela eksterordinarajn estontajn projektojn por la bono de Esperantujo, eblas subteni ŝin per Substack, kaj per Liberapay. Liberapay estas plurlingva (kaj esperantlingva) retejo por poioma donacado al kreantoj kies laboron vi volas daŭrigi. La platformo priskribas sin jene: “desegnita por provizi stabilan amasfinancitan bazan enspezon al kreantoj, ebligante ilin daŭre fari la laboregon, kiu profitas al ĉiuj.”