Presita el Usona Esperantisto № 2025:3 - “Internacie, interamike”
La 111-a UK okazos en 2026 — en Graz, Aŭstrio!
Por la 111-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) la Estraro de UEA elektis Aŭstrion kiel kongreslandon. La bela Graz (Graco) estos la kongresurbo.
Ĝia nomo devenas de la slovena vorto Gradec, kiu signifas “kasteleto”. Kun pli ol 900 jaroj de ekzisto, en 2003 Graz estis la Eŭropa Kultura Ĉefurbo. Ĝi estas listigita kiel Monda Heredaĵo de Unesko kaj Urbo de Dezajno, proponante al vizitantoj fascinan mikson de tradicio kaj novigado. Pro sia eventoplena jarkalendaro, turismaj vizitindaĵoj kaj larĝa oferto de notinda gastronomia diverseco ĝi ankaŭ estas konata kiel la Ĉefurbo de Ĝojo.
La Esperanto-klubo de Graz estas inter la plej aktivaj de Eŭropo. En 2023 aperis oficiala 42-paĝa gvidilo de la urbo en Esperanto. Tiu gvidilo estas internacie senpage mendebla ĉe la Turisma Oficejo de la regiono Graz, pri kio raportis UEA.facila.
Entute vigla kaj turisma urbo, kun unika strukturo por vizitantoj kaj tradicia kaj aktuala Esperanto-movado. Se vi ankoraŭ ne aliĝis al 110-a UK, ne maltrafu la okazon facile aliĝi per la reta aliĝilo.