Presita el Usona Esperantisto № 2025:3 - “Internacie, interamike”
Sukcesintoj pri la KER-ekzamenoj el Usono
- B1 - Skriba: Brandon Downs, Sarah Li
- B1 - Kompleksa: Cory Bender, Danjela Schmidt
- B2 - Kompleksa: Ognian Hristov Kabranov, Alison Withonel
- C1 - Parola: Amanda Higley Schmidt
- C1 - Kompleksa: Vincent Allison, Theodore Dubois
- C2 - Kompleksa: S. Alexandro Sato, Brandon Sowers
Entute, Usonon reprezentis la plej granda nombro de sukcesintoj. Ĉiu ekzameno ricevas laŭgrade sian kvanton da poentoj, kaj usonaj esperantistoj arigis entute 47 poentojn ĉi-jare, dum Kanado, Francujo, kaj Hispanujo ricevis 23, 22, kaj 21 respektive. La du usonaj sukcesintoj pri la kompleksa C2-ekzameno konsistigis kune duonon el la tuta sukcesintaro pri tiu ekzameno ĉi-jare. Nur unu alian fojon, en 2017, Usono ricevis la plej grandan kvanton da poentoj kaj sukcesigis la plej multnombrajn kandidatojn.
Por tiu ĉi jaro, usonano S. Alexandro Sato ricevis la premion La plej bona reganto de Esperanto por la plej granda poentaro inter konkursantaj kandidatoj por la kompleksa C2-ekzameno, kun 119,6 poentoj entute. Brandon Sowers ricevis la trian plej grandan poentaron, kun 107,8 poentoj. Ĉiujare nur po unu konkursanto en lando povas ricevi premion en la konkurso, sed Brandon ricevis apartan mencion en la gratulanonco pri la konkurso de Fernando Maia Jr, la prezidanto de UEA, kaj Katalin Kováts, la estro de la KER-Ekzamena Centro, ke dua usonano tiom elstare rangis.