Presita el Usona Esperantisto № 2025:2

Ŝtelisto

Lasta ĝisdatigo: 2025-06-08
[figure]

La ŝtelisto forprenis de tabernaklo oran figureton de Avalokiteŝvaro, diino de kompato, kiun li volvis en flanelo kaj enpoŝigis, elironte tra la fenestro. Li veturis transurbe, restigis la aŭton en strateto apud la rubejo. Li eniris domaĉeton tra fenestro, metis la figureton sur kuirejan tablon apud fandiĝinta kandelo kaj infana bildlibro. Li piediris al la ĉambro kie dormis triopo de lastenaskitaj beboj. Li zorge levis unu, volvis en flanelo, portis ĝin ekstere en unu el la bebportiloj. Revenante al la riĉa domego, li reeniris tra la fenestro kaj metis la bebon en la kolekt-ŝrankon kun noto: “La Egaligisto trafis denove!”