Presita el Usona Esperantisto № 2025:2
Paralela universo
![[figure]](paralela.png)
Raĥelo vespiris, rimarkante sur la kalendaro sian noton pri “Paralela Universo”. Ŝia posteno en la estraro de loka esperanta klubo devigis ŝin partopreni, eĉ se vere ŝi ne volis. Raĥelo estis ĝisosta esperantisto — alivorte, ŝi estis seniluziigita mizantropo.
Sed iom poste, ŝi legis raporton en ĵurnalo pri trovita letero de Beaufront, en kiu li petis pardonon pri la skismo.
Ŝi rimarkis neantaŭrimarkitan libron sur la tablo titolitan “Gerda Aperis”.
Kiam ŝi ŝaltis sian radioaparaton, eksonis muziko de Persone.
Ĉio tiel surprizis Raĥelon, ke ŝi preskaŭ svenis (kaj falis)!
“Eble mi ĝuos la ĉi-jaran Paralelan Universon,” ŝi pensis.
Tiam eksonis vekhorloĝo.