Presita el Usona Esperantisto № 2025:2

Movimpeto

Lasta ĝisdatigo: 2025-06-09

Ne indas rakonti, kiel li efektivigis sian tempovojaĝon — ne finiĝis bone. Kaj pri kial? Sufiĉas diri, ke li deziris akiri avantaĝon. Sentiĝis al li, ke ĉiuj konstante pluiris sen li. Iuj al sukcesaj karieroj, aliaj al geedziĝo, familio. Kaj ĉiujare, la ŝancoj al li rekapti sian movimpeton ŝrumpiĝis.

Do kiam venis oportuno vidi la estontecon proprasperte, li ne preterlasis la okazon. Unu aŭ du tagojn tie — nu, tiam — eĉ nur horeton, eble gajnus al li ian scion, kiu donus al li avantaĝon.

Do, ek —

Malvarmo! Nigro — vakuo … kaj foraj steloj.

“Ho, ve,” li pensis. “Nun ĉiuj vere pluiris sen mi.”