Presita el Usona Esperantisto № 2025:2

Baldaŭ eldoniĝos: Centvorte

Lasta ĝisdatigo: 2025-06-08
[figure]

Centvorte estas kolekto de cent cent-vortaj mikronoveloj, verkita de la portorika aŭtoro Jorge Rafael Nogueras kaj ilustrita de Ana Lobo Carvalho. En la dua parto de la libro vi krome trovos kelkajn el liaj premiitaj noveloj kaj mikronoveloj.

Jen kion diras pri la libro Stela Besenyei-Merger, ties redaktisto:

Kial en la pasintaj kvin jaroj vi trovas la nomon de Jorge Rafael Nogueras inter la premiitoj de preskaŭ ĉiuj literaturaj konkursoj? Ĉu li vere estas tiom bona verkisto?

Legante “Centvorte” vi komprenos kial. Lia kreema menso konas nenian limon; buntaj roluloj, kiel malaperanta ombro, distros vin. Dank’ al li vi entuziasme ekŝatos la ĝenron de mikronoveloj. Se vi atente legos, vi ankaŭ ekkonos la verkiston, Rafa. Ĉar malantaŭ la senkompataj murdoj vi trovos patron, kiu amegas siajn infanojn; fidelan amikon; bonkoran idealiston, kiu ĝoje ludas per la lingvo, kaj majstre elpensas la plej diversajn suspensojn.

Plezuran malkovron al vi!

Ĝi estos baldaŭ havebla ĉe eldonejo Mondial kaj aliaj libroservoj.

Krome, kongresantoj en Toronto ne maltrafu prelegon de Rafa pri la libro! Laŭ la horaro je presotempo, ĝi okazos je 09h30 dimanĉe, la 13-an de Julio en ĉambro ILC 100 — sed kontrolu la aktualan horaron por esti certa!